apostrofe |
unikode
Reen al artikololisto
Tri jarojn poste, kiel jam triajara lernanto en la Rabena Seminario en Budapes'to, Hungario, mi havis okazon denove au'di pri Esperanto. Tio okazis en kadro de t.n. memkleriga rondo. Unu el la lernantoj de pli alta klaso prelegis pri Esperanto. La ideo pri facila, belsona logika, internacia lingvo fascinis kaj kaptis nian junan fantazion. Tiam mi estis studinta plurajn lingvojn: la francan, germanan, latinan, malnovgrekan, ioman aramean gramatikon, kaj memkompreneble la hungaran, rumanan kaj hebrean lingvojn. La unua - gepatra, la alia s'tata, la tria - nia nacia lingvo.
Baldau' poste formig'is grupo de lernantoj, kiuj serioze ekinteresig'is pri la ebleco ellerni tiun lingvon. Ni akiris per komuna mono la lernolibron de Medgyesi, kaj transdonante g'in de mano al mano, ene de malmultaj semajnoj ni jam tiagrade posedis g'in, ke ni decidig'is ekviziti Esperantan klubon. Dume ni inter ni praktikadis E-on, tiamaniere, ke promenante surstrate, lau'konsente dum difinita tempo ni parolis nur E-e. Lau' mia scio, tiutempe [1937] funkciis en Budapes'to du E-aj kluboj: unu "burg'a", kiun frekventis elstaraj samideanoj, tiutempe jam tutmonde konataj, kiel Julio Baghy, Kolomano Kalocsay, Ludoviko Tarkony k.a. La alia klubo estis laborista, ankau' g'in ni vizitis unu au' du fojojn, g'is iu bonvoleme avertis nin, ke ni prefere detenu nin de amikaj rilatoj kun socialistaj samideanoj, c'ar la duon-fas'ista reg'imo suspektas ilin per simpatio al komunismo, persekutita en la dummilita periodo . Mi persone havis duoblan kialon obei la konsilon - unue pro mia judeco, due pro mia fremda s'tataneco, kaj malgrau' mia simpatio al la laborista movado, mi ne emis endang'erigi la dau'rigadon de miaj studoj.Kio altiris min persone al E-o estis ne nur la elstaraj'oj de la lingvo, sed ne malpli la amika, varma etoso kiun ni renkontis en la klubejo ERA [Esperanto-Rondo Amika]. Kompreneble, ni tuj prezentis nin kiel lernanto de Juda Teologia Seminario. Tiam mi konsciig'is, ke esperantistoj apartenas al homoj de pli nobla speco. Tion pruvis inter alie Kalman Kalocsay, ne nur elstara esperantista verkisto kaj poeto, unu el la plej grandaj post Zamenhof, sed ankau' senriproc'a, vera humanisto. Dum la plej s'tormaj tempoj, plej kruelaj persekutoj )1944(, Kalocsay ne hezitis savi la vivon de mia kolego, samideano kaj bona amiko, vivanta ankau' nun en Hungarujo, je prezo de endang'erigo de propra vivo. Savado de judoj kalkulig'is gravega krimo, ilia murdo - patriota ago. La agokrucistoj [hungaraj nazioj] senceremonie, surloke murdadis la kristanajn kas'intojn kune kun la judaj kas'itoj.
Jen ankau' pro tio nestas profunde en mia koro la amo al la Internacia Lingvo Esperanto. Jen pro kiel mi restos fidela al E-o g'is mia lasta spiro.