KIAL VENKIS LA DEKSTRULARO EN ISRAELO - kaj aliloke

apostrofe | unikode
Reen al artikololisto


Eksciinte fine de majo 1996 la rezultojn de la g'eneralaj elektoj por la Kneset (Parlamento) kaj la c'efministra posteno, preskau' duono de la log'antaro de Israelo sentis amaran senuliziig'on. Venkis la reakciularo! Tio okazis duonan jaron post la murda atenco kontrau' la c'efministro Jich'ak Rabin, al kiu estis asignita la Nobel- pac-premio (kune kun Peres kaj Arafat) pro sia konsekvenca klopodo pavim la vojon per reciprokaj kompromisoj al dau'ra kaj justa paco, por la bono de c'iuj popoloj de Mezoriento . Estingis la vivon de tiu noblanima homo tri kugloj pafitaj de religia ekstremdekstrula fanatikulo.

Kvazau' tiu tragedio ne sufic'us, la Labor-partio, post la perdo de sia adorata gvidanto, malgajnis ankau' la registaran potencon. La nuna registarc'efo, Binjamin ("Bibi") Netanjahu, estro de la dekstrula partio "Likud" gvidas koalicion kun pluraj religiaj kaj konservemaj partioj.

La eventoj okazintaj de tiam, plene pravigis la zorgojn kaj timojn: la packontrakto subskribita en Oslo staras c'e la sojlo de kolapso, la intertraktadoj kun la palestinanoj stagnas, la rilatoj kun la arabaj landoj grave difektig'is, la teroro denove levas sian kapon, kaj estas timinde ke anstatau' fido al progreso renkonte al paco, en la koro de multaj civitanoj el ambau' flankoj ennestig'is angoro pro baldau' okazonta sanga milito en la regiono. -

[G'isdatigo: dume "Bibi" vole-nevole formale adaptis la traktaton de Oslo, sed li agas kvazau' oni eltirus al li kelkajn dentojn. G'is la unua de Junio 1999 certe ne okazos rimarkinda progreso. Poste? Ni esperu ke la pacfronto gvidata de Ehud Barak venkos! T.L.]

Sed la preterlasu la mornan situacion en Israelo, kaj ni analizu la metodojn de la dekstrularo tutmonde, la interesojn determinanataj sian ideologion, la ruzajn, trompajn rimedojn por gajni la publikan opinion .En c'iu homa socio la plej granda tavolo konsistas el homoj vivtenantaj sin el salajro gajnita per laboro: kamparanoj, industriaj laboruloj, oficistoj, instruistoj, dungitoj ce sociaj servoj ktp. Kontraste al tio vicig'as relative maldika, sed influhava tavolo de kapitalistoj: negocistoj diversspecaj, import- kaj eksportistoj, bankistoj kaj financ-potenculoj kiuj tenas enmane la rimenojn de la s'tatekonomio, por la bono de si mem kaj siaj proksimuloj. Por firmigi sian pozicion ili faras c'ion eblan per c'iaj rimedoj starantaj je ilia dispono por eternigi la akrajn sociajn nivel-diferencojn, laueble ec' profundigi la abismon inter ili kaj la popolamasoj.

En la pasinto ekzistis pli klaskoncia laboristaro fiera pri sia mondkoncepto kaj aparteno al la monda proletaro. Tiu konsistigas la firman fundamenton, la vertebron de c'iu sana, pozitive vivaspira homa socio. En periodoj, kiam la reprezentantoj de la laboruloj posedas la s'tathegemonion, en memkomprenebla maniero la registaro zorgas unuavice pri bonfarto de la laboruloj, plibonigo kaj prosperigo de iliaj vivcironstancoj, deca salajro, sociala prizorgado kaj subvenciado, konvenaj eduk-eblajoj, prisana asekuro ktp. Paralele al tio oni bremsas pere de progresema legaro, la tro facilan, senbridan akumuladon de ric'aj'oj fare de malmultaj, je la kosto de la popolamasoj.

En demokrataj reg'imoj la log'antaro elektas siajn reprezentantojn en interspaco de kelkaj jaroj; la balotojn antau'as propagando por konvinki la publikon pri la pravo de divesaj politikaj tendencoj. Niatage la sloganojn liveras kontrau' deca pago - profesiuloj, kies sperteco estas sondado kaj influado al publika opinio. Se iu partio aperte identigus sin kiel reprezentanta la interesojn de la kapitalistoj, kun la precipa celo - minuma kontrolo kaj interveno flanke de la s'tato en liberan negocadon, minimumo de impostoj kaj maksimumo de subvencioj favore al ili flanke de la s'tato, ignorante la maljustajojn kaj deflankig'ojn socialajn - nu, tia partio restus por c'iam "monopolo" de maldika kliko de rektaj interesitoj. Por ke ekestu reala s'anco konkeri la s'tatgvidilon, la dekstrularo c'irkauas sin per per aliancanoj jungante ilin al sia c'aro. Multjara sperto en diversaj s'tatoj pruvas, ke la "naturaj" aliancanoj konsistas el naciistaj elementoj kaj religiulaj rondoj, au alivorte: la fronto de la socia reakcio je unu flanko, kaj la progreso kaj humanismo c'e la alia flanko de la barikado.

Nocioj kiel "Dio, patrujo, familio" estas per si pozitivaj. Ankau' en "ordo kaj disciplino" estas nenio negativa au forj'etinda; c'io depenas de la kunteksto kaj emfazo. Tamen se en iu fortika s'tato superregas partio kun la preferata slogano "ordo kaj disciplino" - tiukaze la log'antaro de tiu s'tato, kaj ne nur ili, havas realan motivon por senti sin minacataj. La historio instruas al ni, ke plej hororvekaj, monstra agoj efektivig'is sub kamuflo de lausajne sendamag'aj sloganoj. Malantau' erariga fasado de kvazau' pozitivaj nocioj, kas'ig'as ofte malpuraj intencoj. Civitano dotita per vigla politika konscio bone atentu por percepti ankau' tion kio ne esprimig'as, kio estas prisilentata.

Politika organizo kun sincera intenco zorganta pri la prospero de la amasoj, emfazos en siaj mesag'oj tut-homajn valorojn, kiel justeco, strebado al egaleco kaj paco, produktiva laborado kiel dezirinda idealo, tolerema aliro al c'iu homa kreitaj'o - alivorte: humanismo anstatau' blinda naciismo en servo de la "senhau'tige" ekspluatem kapitalismo. La dekstrularo celas forturni la atenton disde la justa luktado por forigo de la sociaj maljustaj'oj,[c'ar tio staras en konstrasto kun iliaj egoismaj aspiroj] kaj efektivigas tion per bone elprovitaj trukoj, kiuj bedau'rinde atingas ofte la deziritan celon. Unuavice, oni almontras en troigita stilo au ec' inventas dang'erojn neekzistantajn, kvazau' minacantajn la sorton kaj estonton de la nacio: interna "malamiko" [judoj, ciganoj, nigrahau'tuloj ktp.] - au' ekstera minaco lau'dira. La "logika konsekvenco": firmigi la vicojn, flankenmeti internajn bataladojn celantaj la rajton vivi en honoro kaj prospero, rezigni pri la rajto de libera sinesprimado, repus'o de la klerikala altrudemo, minoritata diskrimiacio k.s, c'ar "nia suprema devo nun estas unuecigi la nacion, pas'i senhezite en firmaj vicoj malantau' la Gvidanto, la karisma naci-savanto". Kiu ne konsentas hurli en la lupa koruso, estas brulstampata kiel anti-patrioto, ec' perfidulo de la naciaj interesoj.

Nun ni alvenas al la tria latero de malsankta alianco: kapitalo, naciismo - religio. Antau' cio: la religio, c'iu religio, estas lau'nature reakcia instituto, malamika al homaj celoj kaj strebadoj s'ang'i la tradician soci-ordon kaj hierarkion. La kohenoj (pastroj) kaj Levidoj en la antikva erao vivtenis sin el donacoj kaj oferoj de la aliaj tribanoj, pleje terlaboristoj kaj best-bredantoj. Esence tiu situacio ne sang'ig'is g'is niaj tagoj. La religio lau'karaktere implicas malegalecon (ekz. virinaj rajtoj). "Dio kreis sinjorojn kaj sklavojn, ric'ulojn kaj malric'ulojn; neniu mortemulo rajtas ribeli kontrau' Lia volo. Justulo dau're suferas, dum maliculo prosperas en la surtera vivo? Sciu, ke la unua g'uos eternan Paradizon, dum la dua punig'os en la Geheno (Infero) g'is senfino. Ne provu esplori la agojn de la Eternulo, ne pridubu per homa kompreno la pravon de Liaj faroj, c'ar severa puno trafos cin". - Jen la kvintesenco de la klerika instruo.

Homoj politike senkonsciaj riskas fali en kaptilon de ruzaj demagogoj, spertaj pri cerbolavado per uzo de bombastaj kaj trompaj sloganoj, cele al forlogo de simpluloj al celo kontrau'anta iliajn elementajn interesoj. La s'iman varon de la senbride ekspluatema kapitalismo oni pakas en buntkoloran skatolon; nome de la "sanktaj'oj de la nacio" oni ofertas ideologion kontrau'-socialan, kaj naivaj, sensuspektaj homoj falas en la reton de la dekstrula reakcio, kaj kvazau' blindigite, haste ekkaptas la falsigitan komercaj'on.

Teddy Löwenkopf


1