Alkoholismo
La bazo
Por labori kun drinkuloj ne suficxas gekuracistoj, cxar la problemo estas tre malfacila.
Do, en nia hospitalo ni havas grupon kie cxiuj kune laboras. Ni estas:
- flegistinoj
- gekuracistoj
- sociala asistantino
- farmaciistino
- biokemisto
- nutristino
- psikologo
Ankaux AA kaj ALANON nin helpas multege.
Ni kunvenas cxiumonate, kune kun familianoj kaj la apogaj grupoj, kaj cxiu
monate la profesiuloj de
la grupo kunvenas por diskuti temoj pri alkoholismo.
Nuntempe ni havas 258 gepacientojn, al kiuj ni donas kompletan atenton, je cxiuj aspektoj.
Faktoroj ligitaj al alkoholismo:
- la alkoholajxoj
- la individuaj problemoj
- sociaj kaj kulturaj
La konsekvencoj
- busxo: aperas ulceroj kaj ecx kancero;
- ezofago: ankaux aperas ulceroj, ezofagito kaj kancero. Cxi tie ni havas grandan problemon,
cxar la kanceroj en ezofago estas gxenerale pli gravaj;
- stomako: aperas gastritoj, ulceroj kaj kancero;
- pankreato: cxi tie okazas gravaj problemoj:
- la alkoholo detruas la insuletojn de Langerhans; pro tio, iom post iom malpliigxas
la sekreciado de insulino; do, aperas diabeto
- okazas alteroj de la proteinoj de la pankreata sekrecio; do, ili precipitigxas en
la duktoj; do, okazas obstrukco de la kanalaj sistemoj. La precipitado akumuligxas
antaux la sxtopilo; plialtigxas la tension loke, kaj formas pseuxdocistojn
- akumuligxas kalcio en la sekrecio, kaj formigxas kalkulusoj, kiuj ankaux
obstrukcas la kanalojn
- pro la intensa kaj progresiva detruo de la cxeloj de la pankreato okazas kronika
pankreatito, kiu estas serioza malsano, gxenerale aperante post la mortigo de
minimume 75% de la organo. Kune estas:
ofta doloro (pro obstrukco)
maldikeco
iktero (pro edemo de pankreata kapo)
grasa fekajxo (la pankreato ne regule ekskrecias gxian sukon en la duodenon)
diabeto
- hepato: alteroj:
- pro la detruo de la organo pliigas grason en la cxeloj, kun hepatomegalio.
Tio estas steatozo,
periodo kiam la kuracisto ankoraux povas multe helpi la pacienton
- kiam okazas granda ingesto de alkoholajxoj en malgranda spaco da tempo, ni havas nekrozon de la
cxeloj, akute, kiu estas tre serioza problemo, la hepatito
- sed gxenerale okazas progresive granda detruo de cxeloj, kaj iom post iom la
normala histo estas
anstatauxigita per fibrozo, kun premo kaj obstrukco de vazoj;
ni havas do cirozon, kaj aperas:
- hemoroidoj
- ascito
- varikoj en ezofago pro la devio de la sango; rompas vazojn kaj la paciento povas perdi la vivon
- varikoj en abdomeno kaj kruroj
- varikoj en skroto aux vagino
- kancero estas normala konsekvenco post cirozo;
- cerbo: iom post iom okazas la detruo. Ankaux pro la sango ne filtrita en la
hepato akumulas toksinojn
en nia organismo, kaj ni havos grandan cerban lezon, la hepata encefalopatio
- seksaj organoj: ekde la komenco aperas frua ejakulo
La problemo estas tre grava, sed bedauxrinde la homaro ankoraux asocias la
alkoholajxojn kun normala
vivo, ne bone komprenante la seriozajn konsekvencojn kun la ofta detruo de la vivo de milionoj da junaj
personoj. Gxenerale, ecx en festoj de infanoj ekzistas alkoholajxojn por la adultoj.
Modifiu la koloron de la pagxo, lauxvole: