Poste diris ricxulo, Parolu al ni pri doneco.
Kaj li respondis:
Vi donas eton kiam vi donas el viaj posedoj.
Estas kiam vi donas el vi mem ke vi vere donas.
Cxar kio estas viaj posedoj sed aferoj kiujn vi gardas pro la timo ke vi morgaux necesos ilin?
Kaj morgauxo, kion alportas morgauxo al la hundo tro prudenta enterigante ostojn en la senspura sablo dum li sekvas la pilgrimantoj al la sankta urbo?
Kaj kio estas timo de bezono sed bezono mem?
Cu ne estas la timego de soifo kiam via puto estas plena, la soifo kiu
estas nesatebla?
Estas tiuj, kiuj donas ete da la multo kion ili havas -- kaj ili donas gxin pro rekono, kaj sia kasxa deziro igas sian donajxon malsaniga.
Kaj estas tiuj, kiuj havas eton, kaj ili donas gxin tutan.
Cxi tiuj estas la kredantoj en la vivo kaj la malavaro de la vivo, kaj sia kesto neniam estas malplena.
Estas tiuj, kiuj donas kun gxojo, kaj tiu gojxo estas sia rekompenco.
Kaj estas tiuj, kiuj donas kun doloro, kaj tiu doloro estas sia bapto.
Kaj estas tiuj, kiuj donas kaj nek konas doloron donante, nek sercxas gxojon, nek donas kun atento de virto;
Ili donas kiel en ci tiu proksima valo la mirto spiras sian belan aromon en la spacon.
Per la manoj de ili simile kiel tiuj, Dio parolas, kaj de malantau iliaj okuloj,
li ridetas sur la tero.