Kaj oratoro diris, Parolu al ni pri libereco.
Kaj li respondis:
Cxe la urba pordego kaj apud viaj fajrejoj mi vidis vin sterni vin kaj adori vian liberon mem, ecx kiel sklavoj humiligxas antaux tirano kvankam li mortigas ilin.
Jes ja, en la bosko de la templo kaj en la ombro de la citadelo mi vidis la plej liberaj el vi surporti vian liberon kiel jugo kaj mankateno.
Kaj mia koro sangis en mi, cxar vi povas esti libera sole kiam
la deziro de sercxi liberon igxos por vi jungilo, kaj kiam vi
haltos paroli pri libereco kiel celo kaj plenumo.
Vi ja estas libera nek kiam viaj tagoj estos sen zorgo nek kiam viaj noktoj estos sen volo kaj malgxojo.
Sed pli gxuste kiam
tiuj aferoj zonos vian vivon kaj ankoraux vi levigxas super ili
nuda kaj neligata.
Kaj kiel levigxas vi super viaj tagoj kaj noktoj krom se vi rompigas la cxenojn kiujn vi, al la auxroro de via kompreno, fiksis cxirkaux via tagmezhoro.
Vere kiu vi nomas libereco estas la plej forta el tiuj cxenoj,
kvankam gxiaj cxeneroj sxangxbrilas en la suno kaj blindumas
viajn okulojn.
Kaj kio estas krom fragmentoj de vi mem kiujn vi forjxetus por igxi libera?
Se estas maljusta legxo kiun vi abolicius, tiu legxo estis skribita kun via propra mano sur via propra frunto.
Vi ne povas forskrapi gxin nek per bruligi viajn legxlibrojn nek per lavi la fruntojn de viaj jugxistoj, kvankam vi versxas la maro sur ili.
Kaj se estas despoto kiun vi detronigus, certigxu unue ke lia trono konstruita en vi estas detruita.
Cxar kiel povas regi tirano sur la liberuloj kaj la fieruloj krom per tiranismo en ilia propra libero kaj per honto en ilia propra fiero.
Kaj se estas zorgo kiun vi forjxetus, tiu zoro estis elektita per vi kaj ne trudita sur vi.
Kaj se estas timo kiun vi dispelus, la segxo de tiu timo estas en via
koro kaj ne en la mano de la timato.
Vere cxiuj aferoj movas en via esto en konstanta duona cxirkauxpreno, la dezirata kaj la timata, la antipatia kaj la amata, la postkurata kaj tio kion vi eskapus.
Tiuj aferoj movas en vi kiel lumoj kaj ombroj en paroj kiuj alkrocxigxas.
Kaj kiam la ombro paligxos kaj neestos, la lumo kiu dauxros igxos la ombro al alia lumo.
Kaj tiel via libero, kiam gxi perdas siajn katenojn, igxas la kateno de pli
granda libero.