DU TRAGIKAJ DATREVENOJ

apostrofe | unikode
Reen al artikololisto


1492 - reĝa dekreto pri ekzilo de judoj el Hispanio

1942 - nazia konferenco pri genocido

Teddy Löwenkopf [1992]

Kun miksitaj sentoj - depende de nacia aparteno kaj mondkoncepto - rememoras ĉi jare la homaro pri la malkovro de Ameriko antaŭ 500 jaroj. Tiu ĉi datrevno markas ankaŭ por la juda popolo tragikan eventon de ĝia historio, kiun superis poste multoble pli la Holokaŭsto okazinta antaŭ50 jaroj.

En la sama ibera duoninsulo, de kies bordoj eknavigis la ŝipoj de Kolumbo, ekregis la plej ekstremisma bigotismo de la katolika eklezio, kiu kulminis per enkarcerigoj, torturoj al alireligiuloj, aŭtodafeoj, perforta kristanigo kaj amasa forpelo de "nekredantoj" fare de la Inkvizicio. Multaj judoj povis savi sin de la kruela sortoŝajnigante konvertiĝon al kristanismo [dum ili kaŝe flegadis la ritojn de siaj prauloj] sed eĉ pli multaj preferis surpreni la amaran sorton de formigrado el la lando al kiu estis ligitaj per fadenoj de amo, kaj al ties kulturo estis tiom multe kontribuintaj. Tiuj judoj alportis baldaŭ prosperon kaj kulturan evoluon al la novaj gastigantaj landoj, sed la hispandevenan idiomon "ladino" ili gardis dum jarcentoj kiel gepatran lingvon.

Tiuj obskuraj okazintaĵoj el la malhela mezepoko tamen paliĝas kompare al la eĉ pli terura Holokaŭsto okazigita de la germanaj nazioj kaj ties aliancaj lakeoj. Antaŭ 50 jaroj, en Wannsee, antaŭurbo de Berlin, kunvenis naziaj ĉefuloj por fiksi la metodojn celantajn ekstermi la judan "rason" en Germanujo kaj la okupitaj landoj.

La kaŝnomo elektita por la satana projekto estis "la fina solvo" *Endlösung*]. Kiam Hitler akiris la potencon, en Germanujo vivis proksimume duona miliono da judoj. La granda plimulto estis plene asimilita: ili senrezerve identiĝis kun la germana kulturo, alprenis la kutimojn, morojn, pensmanieron de la kristanaj germanoj. Ilia kontribuo al la germana kulturo, sciencoj, arto, financoj estis de netaksebla valoro. Impona galerio de brilmensaj, pleje altkvalitaj "germanoj de Mosea religio" [kiel ili preferis sin difini] riĉigis Germanion dum multaj generacioj. Inter 40 Nobelpremiitaj germanoj [ĝis 1933] viciĝis ne malpli ol 11 judoj [27%, dum ili konsistigis apenaŭ 1% de la loĝantaro.

La "dankesprimo" ne forestis. La ŝovinistoj, kies influo pli kaj pli fortiĝis, ne povis paciĝi kun la faktoj refutantaj la pseŭdosciencan teorion pri la kvazaŭa supereco de la "arja raso", unuavice de la "purrasaj" germanoj, kaj arogis al si la rajton decidi super sorto de aliaj popoloj, de sklavigo ĝis plena ekstermo. Por akiri la subtenon de la popolamasoj, flataĉante klopodis kredigi, ke ili apartenas al la elito de la homaro ["superhomoj, sinjora popolo"]. Se la faktoj ne kongruas kun la teorio - ve al la faktoj... Tiucele ili lanĉis senbridan incit-kampanjon kies esenco estis abomenaj kalumnioj kontraŭ la juda popolo. Frontispice de la fifama incit-gazeto "Der Stürmer" konstante legeblis la slogano: "La judoj estas nia malfeliĉo". Per tiaj kaj similaj manovroj akompanataj de harhirtige impertinentaj mensogoj, sukcesis la giganta propagand-aparato direktita de la diable genia Jozef Göbbels enpenetrigi en la homajn mensojn la venenajn mikrobojn de rasismo kaj antisemitismo, ebenigante tiele la vojon al la "fina solvo".

Ses milionoj da eŭropaj judoj pereis en tiu kolosa amas-ekstermo, senprecedenca en la homa historio.

Diference de la hispana inkvizicio, la Tria regno mortkondamnis ĉiun judon pro la nura fakto ke li aŭ ŝi naskiĝis de judaj gepatroj. Baptiĝo al kristanismo neniom helpis: la nazioj ne favoris la religion fonditan de Jesuo, kiu naskiĝis, vivis kaj mortis estante judo.

Kun la frakaso de la naziismo, la rasa malamo ne ĉesis ekzisti: eĉ niatage ĝi ĵetas ie kaj tie sinistran ombron. Ekstrema dekstrularo denove levas sian hidran kapon en Germanujo, Aŭstrio, Francujo, eksa Sovetio kaj aliloke. Ĉi foje objektoj de agresa ĉikanado kaj incitado estas ne ĝuste judoj, sed afrikanoj, turkoj, ciganoj k.a. sed la aĉa ideologio estas la sama.

La sobramensaj, honestaj kaj humane pensantaj homoj tutmonde levu sian protestan voĉon, kaj senkompromise kontaŭbatalu la sepkapan monstron de la rasismo, por ke eventoj de antaŭ 500 kaj 50 jaroj neniam povu ripetiĝi. Per unuiĝintaj fortoj ni forbalau la ĝermojn de la rasisma pesto! Ni forlavu desur la frunto de la homaro la hontmakulon de diversspecaj antaŭjuĝoj, ŝovinismo kaj maltoleremo, por eviti novan katastrofon.

[Aperis en "Laŭte" [Francio] kaj "Israela Esperantisto".]


1