DU TRAGIKAJ DATREVENOJ

apostrofe | unikode
Reen al artikololisto


1492 - reg'a dekreto pri ekzilo de judoj el Hispanio

1942 - nazia konferenco pri genocido

Teddy Löwenkopf [1992]

Kun miksitaj sentoj - depende de nacia aparteno kaj mondkoncepto - rememoras c'i jare la homaro pri la malkovro de Ameriko antau' 500 jaroj. Tiu c'i datrevno markas ankau' por la juda popolo tragikan eventon de g'ia historio, kiun superis poste multoble pli la Holokau'sto okazinta antau'50 jaroj.

En la sama ibera duoninsulo, de kies bordoj eknavigis la s'ipoj de Kolumbo, ekregis la plej ekstremisma bigotismo de la katolika eklezio, kiu kulminis per enkarcerigoj, torturoj al alireligiuloj, au'todafeoj, perforta kristanigo kaj amasa forpelo de "nekredantoj" fare de la Inkvizicio. Multaj judoj povis savi sin de la kruela sortos'ajnigante konvertig'on al kristanismo [dum ili kas'e flegadis la ritojn de siaj prauloj] sed ec' pli multaj preferis surpreni la amaran sorton de formigrado el la lando al kiu estis ligitaj per fadenoj de amo, kaj al ties kulturo estis tiom multe kontribuintaj. Tiuj judoj alportis baldau' prosperon kaj kulturan evoluon al la novaj gastigantaj landoj, sed la hispandevenan idiomon "ladino" ili gardis dum jarcentoj kiel gepatran lingvon.

Tiuj obskuraj okazintaj'oj el la malhela mezepoko tamen palig'as kompare al la ec' pli terura Holokau'sto okazigita de la germanaj nazioj kaj ties aliancaj lakeoj. Antau' 50 jaroj, en Wannsee, antau'urbo de Berlin, kunvenis naziaj c'efuloj por fiksi la metodojn celantajn ekstermi la judan "rason" en Germanujo kaj la okupitaj landoj.

La kas'nomo elektita por la satana projekto estis "la fina solvo" *Endlösung*]. Kiam Hitler akiris la potencon, en Germanujo vivis proksimume duona miliono da judoj. La granda plimulto estis plene asimilita: ili senrezerve identig'is kun la germana kulturo, alprenis la kutimojn, morojn, pensmanieron de la kristanaj germanoj. Ilia kontribuo al la germana kulturo, sciencoj, arto, financoj estis de netaksebla valoro. Impona galerio de brilmensaj, pleje altkvalitaj "germanoj de Mosea religio" [kiel ili preferis sin difini] ric'igis Germanion dum multaj generacioj. Inter 40 Nobelpremiitaj germanoj [g'is 1933] vicig'is ne malpli ol 11 judoj [27%, dum ili konsistigis apenau' 1% de la log'antaro.

La "dankesprimo" ne forestis. La s'ovinistoj, kies influo pli kaj pli fortig'is, ne povis pacig'i kun la faktoj refutantaj la pseu'dosciencan teorion pri la kvazau'a supereco de la "arja raso", unuavice de la "purrasaj" germanoj, kaj arogis al si la rajton decidi super sorto de aliaj popoloj, de sklavigo g'is plena ekstermo. Por akiri la subtenon de la popolamasoj, flatac'ante klopodis kredigi, ke ili apartenas al la elito de la homaro ["superhomoj, sinjora popolo"]. Se la faktoj ne kongruas kun la teorio - ve al la faktoj... Tiucele ili lanc'is senbridan incit-kampanjon kies esenco estis abomenaj kalumnioj kontrau' la juda popolo. Frontispice de la fifama incit-gazeto "Der Stürmer" konstante legeblis la slogano: "La judoj estas nia malfelic'o". Per tiaj kaj similaj manovroj akompanataj de harhirtige impertinentaj mensogoj, sukcesis la giganta propagand-aparato direktita de la diable genia Jozef Göbbels enpenetrigi en la homajn mensojn la venenajn mikrobojn de rasismo kaj antisemitismo, ebenigante tiele la vojon al la "fina solvo".

Ses milionoj da eu'ropaj judoj pereis en tiu kolosa amas-ekstermo, senprecedenca en la homa historio.

Diference de la hispana inkvizicio, la Tria regno mortkondamnis c'iun judon pro la nura fakto ke li au' s'i naskig'is de judaj gepatroj. Baptig'o al kristanismo neniom helpis: la nazioj ne favoris la religion fonditan de Jesuo, kiu naskig'is, vivis kaj mortis estante judo.

Kun la frakaso de la naziismo, la rasa malamo ne c'esis ekzisti: ec' niatage g'i j'etas ie kaj tie sinistran ombron. Ekstrema dekstrularo denove levas sian hidran kapon en Germanujo, Au'strio, Francujo, eksa Sovetio kaj aliloke. C'i foje objektoj de agresa c'ikanado kaj incitado estas ne g'uste judoj, sed afrikanoj, turkoj, ciganoj k.a. sed la ac'a ideologio estas la sama.

La sobramensaj, honestaj kaj humane pensantaj homoj tutmonde levu sian protestan voc'on, kaj senkompromise kontau'batalu la sepkapan monstron de la rasismo, por ke eventoj de antau' 500 kaj 50 jaroj neniam povu ripetig'i. Per unuig'intaj fortoj ni forbalau la g'ermojn de la rasisma pesto! Ni forlavu desur la frunto de la homaro la hontmakulon de diversspecaj antau'jug'oj, s'ovinismo kaj maltoleremo, por eviti novan katastrofon.

[Aperis en "Lau'te" [Francio] kaj "Israela Esperantisto".]


1