apostrofe |
unikode
Reen al artikololisto
La dua muzeo, fondita en 1977, estas dediĉita al la prahistorio kaj historio de nia ĉirkaŭaĵo. Arkeologiaj trovaĵoj rivelitaj antaŭ 50 jaroj en la proksima Ubedije atestas pri loksidiĝo de prahomoj ĉi tie jam antaŭ miliono da jaroj. Tio estas komenco de la frua ŝtonepoko (paleolitiko). La tiama homa estaĵo, science nomita "homo erectus", ne konis la uzadon de la fajro; li nutris sin per nekuirita viando de etaj animaloj kaj ne konante agrikulturon, per kolektado de fruktoj, beroj kaj radikoj. El kvarcaj ŝtonsplitoj li preparis por si tranĉilojn.
Centoj da miljaroj devis pasi, ĝis la prahomo ellernis poluradon kaj truadon de la kruda ŝtono, cele al preparo de la plej vivnecesaj laboriloj: marteloj, hakiloj kaj pioĉoj. Tiu ĉi fazo markas la komenciĝon de la neolitiko. Skulptaĵo de la diino pri fekundeco atestas pri la ekesto de la terkulturo. La malkovro de la fajro ebligis produktadon de terpotoj el argilo.
Dum la kanaanida periodo evoluis kaj floradis la apuda urbo, Bet-Jeraĥ, unu el la plej antikvaj en nia lando kaj la tria laŭ graveco post Jeriĥo norde al la Morta Maro kaj Ĥacor en Galileo. Jam en la kupra epoko (antaŭanta la bronzan) ĝi estis grava centro de hejma industrio, negoco kaj arto.
Ĉirkaŭ la jaro 1200 antaŭ nia erao stariĝis la israela regado, daŭranta ĝis la jaro 586 a.K., kiam Babilono konkeris Jerusalemon kaj detruis la Templon. Kvindek jarojn poste, sub egido de Persujo, revenis amaso da ekzilitoj el Babelo kaj komencis meti fundamenton al la Dua Templo. Al la renoviĝinta juda ŝtato metis finon la romiaj legioj, per ruinigo de la Dua Templo, en la jaro 70 laŭ nia erao.
La ekspoziciitaj vitrinoj montras objektojn reprezentantajn la reĝimojn starigitajn post la perdo de nia ŝtata suvereneco, alternantajn sin laŭ la sinsekva ordo: la imperioj Romia kaj Bizanca, la araba, krucista, mameluka kaj otomana reĝimoj.
Depost la senigo de nia sendependenco fare de Romio, ĝis la fino de la brita mandato kaj renovigo de la moderna Ŝtato Israelo, pasis preskaŭ 19 jarcentoj. Dum tiu periodo dezertiĝis la lando, nomita en la bibliaj tempoj "Lando en kiu fluas lakto kaj mielo". La arbaroj, kovrintaj la montodeklivojn, estis elhakitaj, la fekunda tero estis fortrenita pro erozio, la ebenaĵojn kovris marĉoj. Pluraj besto-specoj kiel leono, urso, sciuro, cervo, struto kaj krokodiloj malaperis pro senbrida ĉasado. Nur post la fondiĝo de Ŝtato Israelo kaj reveno de la lando en la manojn de ĝiaj laŭleĝaj posedantoj, la juda popolo, estis faritaj leĝoj por protektado kaj flegado de la naturo. La Juda Natura Fonduso jam jardekojn antaŭ la ŝtatfondiĝo iniciatis grandskalan arbo-plantadon kaj entreprenis sekigon de la miasma marĉa teriorio.
La Domo Gordon estas vizitata de multaj miloj da en- kaj eksterlandanoj, lernejaj grupoj, laboristaj kursanoj kaj individuoj. Apud La domo funkcias sinoptika meteologia stacio. En modestaj kadroj ĝi ekfunkciis jam en la jaro 1911, baldaŭ post la fondiĝo de unua kibuco, Deganja.
Teddy Löwenkopf