apostrofe |
unikode
Reen al artikololisto
La dua muzeo, fondita en 1977, estas dedic'ita al la prahistorio kaj historio de nia c'irkau'aj'o. Arkeologiaj trovaj'oj rivelitaj antau' 50 jaroj en la proksima Ubedije atestas pri loksidig'o de prahomoj c'i tie jam antau' miliono da jaroj. Tio estas komenco de la frua s'tonepoko (paleolitiko). La tiama homa estaj'o, science nomita "homo erectus", ne konis la uzadon de la fajro; li nutris sin per nekuirita viando de etaj animaloj kaj ne konante agrikulturon, per kolektado de fruktoj, beroj kaj radikoj. El kvarcaj s'tonsplitoj li preparis por si tranc'ilojn.
Centoj da miljaroj devis pasi, g'is la prahomo ellernis poluradon kaj truadon de la kruda s'tono, cele al preparo de la plej vivnecesaj laboriloj: marteloj, hakiloj kaj pioc'oj. Tiu c'i fazo markas la komencig'on de la neolitiko. Skulptaj'o de la diino pri fekundeco atestas pri la ekesto de la terkulturo. La malkovro de la fajro ebligis produktadon de terpotoj el argilo.
Dum la kanaanida periodo evoluis kaj floradis la apuda urbo, Bet-Jerah', unu el la plej antikvaj en nia lando kaj la tria lau' graveco post Jerih'o norde al la Morta Maro kaj H'acor en Galileo. Jam en la kupra epoko (antau'anta la bronzan) g'i estis grava centro de hejma industrio, negoco kaj arto.
C'irkau' la jaro 1200 antau' nia erao starig'is la israela regado, dau'ranta g'is la jaro 586 a.K., kiam Babilono konkeris Jerusalemon kaj detruis la Templon. Kvindek jarojn poste, sub egido de Persujo, revenis amaso da ekzilitoj el Babelo kaj komencis meti fundamenton al la Dua Templo. Al la renovig'inta juda s'tato metis finon la romiaj legioj, per ruinigo de la Dua Templo, en la jaro 70 lau' nia erao.
La ekspoziciitaj vitrinoj montras objektojn reprezentantajn la reg'imojn starigitajn post la perdo de nia s'tata suvereneco, alternantajn sin lau' la sinsekva ordo: la imperioj Romia kaj Bizanca, la araba, krucista, mameluka kaj otomana reg'imoj.
Depost la senigo de nia sendependenco fare de Romio, g'is la fino de la brita mandato kaj renovigo de la moderna S'tato Israelo, pasis preskau' 19 jarcentoj. Dum tiu periodo dezertig'is la lando, nomita en la bibliaj tempoj "Lando en kiu fluas lakto kaj mielo". La arbaroj, kovrintaj la montodeklivojn, estis elhakitaj, la fekunda tero estis fortrenita pro erozio, la ebenaj'ojn kovris marc'oj. Pluraj besto-specoj kiel leono, urso, sciuro, cervo, struto kaj krokodiloj malaperis pro senbrida c'asado. Nur post la fondig'o de S'tato Israelo kaj reveno de la lando en la manojn de g'iaj lau'leg'aj posedantoj, la juda popolo, estis faritaj leg'oj por protektado kaj flegado de la naturo. La Juda Natura Fonduso jam jardekojn antau' la s'tatfondig'o iniciatis grandskalan arbo-plantadon kaj entreprenis sekigon de la miasma marc'a teriorio.
La Domo Gordon estas vizitata de multaj miloj da en- kaj eksterlandanoj, lernejaj grupoj, laboristaj kursanoj kaj individuoj. Apud La domo funkcias sinoptika meteologia stacio. En modestaj kadroj g'i ekfunkciis jam en la jaro 1911, baldau' post la fondig'o de unua kibuco, Deganja.
Teddy Löwenkopf