ISLAMA EKSTREMISMO

(Polemika artikolo)

apostrofe | unikode
Reen al artikololisto


Kun kortuŝiĝo mi legis la entuziasman kantikon de Al-Amily (MONATO, junio 1995). pri la noblaj kvalitoj de la islama kredo. Mi sincere admiras la fidelecon de la aŭtoro al la kredo de siaj samgentanoj kaj antaŭuloj, pri la laŭdoj per kiuj li superŝutas la religion fonditan de Mahometo antaŭ pli ol sep jarcentoj - laŭ li plibonigita versio de la du antaŭaj monoteismaj religioj (judismo kaj kristanismo). Supozeble ne malmultaj legantoj de MONATO senspire-sehalte kuregos al la plej proksima imamo, por konvertiĝi al la plej humaneca, plej klera, plej avangarda el ĉiuj religioj, por povi ĝui transmonde la eternan gloron de la Paradizo rezevata nurnure al la kredantoj de la ununura perfekta, senerara, ĉiurilate ideala religio - la islamo.

Kiel sciate, ĉiu monero havas du flankojn. Mi tre esperas, ke mi, la neplibonigebla skeptikulo, sukcesos eviti la inferajn turmentojn, se mi montros, laŭ tute subjektiva, ne-ekvilibra maniero, la ĉiutagan, realan interpreton fare de la hodiaŭ vivantaj praktikantoj de la islamo.

"Din Muhammad bi-sejf" - la leĝaron de la Profeto ni disvastigu per glavo - jen unu el la bazaj principoj daŭre emfazataj de la fideluloj. "Ĝihad" estas ne "klopodo", sed "sankta milito kontraŭ la nekredantoj" , nome adeptoj de aliaj religioj.

Egiptujo, Mezopotamio, Persujo estis luliloj de la antikva civilizacio. Poste, sub regado de islamanoj, ĉu ili evoluis aŭ degeneris dum la jarcentoj? La du kolonoj de la antikva eŭropa kulturo estis Romio kaj Hellas (Grekio). Sed la hodiaŭa Greklando multe portrestas kompare al Italio, kiu lasta nutras sin ne nur el la aŭreolo de la klasika kulturo kaj gloro, sed rajte fieras pri la atingaĵoj de la mezepoko (scienco, literaturo, arkitekturo, pentro-arto); Malbonŝance Greklando estis okupita dum kvar jarcentoj de la Otomanoj, kaj tiu fakto gavege bremsis ĝian evoluon.

La sola eŭropa lando kies loĝantaro estas je 90% de islama religio - Albanio - ne kalkuliĝas inter la plej evoluintaj landoj de tiu kontinento. Ĉu temas pri hazarda koincido?

"Islamo agnoskas por la virino pli da rajtoj ol iu ajn alia leĝo". Tiun aserton tamen kontraŭdiras kelkaj faktoj: poligamio, vualita vizaĝo, multloke deviga nigra vestaĵo kovranta la korpon de la verto ĝis la plandoj.... Kaj multe pli grave: se fraŭlinon oni suspektas per "senmorala konduto" (seksaj rilatoj), laŭtradicie estas ne nur rajto, sed eĉ devo senplue mortigi ŝin (el la manoj de la patro aŭ fratoj) "por forviŝi la honton kaj rehonorigi la familion". Ĉu indas paroli pri la malhoma kripligo de dekoj da milionoj de knabinoj per forigo de intimaj organoj, aŭ fortranĉo de brako al ŝtelistoj, ekz. en Saŭdio. kontesteble, nesuperebela humaneco!.

En mia infanaĝo oni instruis min: estu ĉiam, en ĉiaj cirkonstancoj honesta, malproksimiĝu de trompo kaj mensogo, eĉ se tio malutilas al viaj interesoj. Poste, alveninte en la regionon de la Meza Oriento, mi ekkonis la araban folkloron kaj pensmanieron kiun ĝi spegulas. Laŭ tio, se iu "sukcesas" superruzi sian homfraton per mesogo kaj mistifiko - la kutima reago ne estas malkonsento kaj riproĉo pro tiu malhonesta ago; la sagoj de la moko kaj malestimo estas direktataj ĝuste kontraŭ la "naiva kaj stulta" trompito, dum la trompulo rikoltas laŭdojn kaj rekonajn ŝultrofrapetojn.

Fine, mi petas la legantojn riveli al mi sekreton: kie, inter la 21 ŝtatoj de la Araba Ligo regas vera demokratio, tia kia en tiu damnita Israelo? Prefere ni ne menciu la analfabetecon, la haŝiŝon, la malsanojn, la koruptecon, la fanatikismon, la teroron, la murdojn de alinacianoj akompanataj per la krio "Allah huŭa akbar" (Dio estas granda). Ĉio ĉi okazas ne en Alasko, nek en Kamĉatko aŭ la insularo Fiĝi, sed ie aliloke. Bonvolu korekti min, se mi eraras.

Teddy Löwenkopf
(Israelo)


1