ISLAMA EKSTREMISMO

(Polemika artikolo)

apostrofe | unikode
Reen al artikololisto


Kun kortus'ig'o mi legis la entuziasman kantikon de Al-Amily (MONATO, junio 1995). pri la noblaj kvalitoj de la islama kredo. Mi sincere admiras la fidelecon de la au'toro al la kredo de siaj samgentanoj kaj antau'uloj, pri la lau'doj per kiuj li supers'utas la religion fonditan de Mahometo antau' pli ol sep jarcentoj - lau' li plibonigita versio de la du antau'aj monoteismaj religioj (judismo kaj kristanismo). Supozeble ne malmultaj legantoj de MONATO senspire-sehalte kuregos al la plej proksima imamo, por konvertig'i al la plej humaneca, plej klera, plej avangarda el c'iuj religioj, por povi g'ui transmonde la eternan gloron de la Paradizo rezevata nurnure al la kredantoj de la ununura perfekta, senerara, c'iurilate ideala religio - la islamo.

Kiel sciate, c'iu monero havas du flankojn. Mi tre esperas, ke mi, la neplibonigebla skeptikulo, sukcesos eviti la inferajn turmentojn, se mi montros, lau' tute subjektiva, ne-ekvilibra maniero, la c'iutagan, realan interpreton fare de la hodiau' vivantaj praktikantoj de la islamo.

"Din Muhammad bi-sejf" - la leg'aron de la Profeto ni disvastigu per glavo - jen unu el la bazaj principoj dau're emfazataj de la fideluloj. "G'ihad" estas ne "klopodo", sed "sankta milito kontrau' la nekredantoj" , nome adeptoj de aliaj religioj.

Egiptujo, Mezopotamio, Persujo estis luliloj de la antikva civilizacio. Poste, sub regado de islamanoj, c'u ili evoluis au' degeneris dum la jarcentoj? La du kolonoj de la antikva eu'ropa kulturo estis Romio kaj Hellas (Grekio). Sed la hodiau'a Greklando multe portrestas kompare al Italio, kiu lasta nutras sin ne nur el la au'reolo de la klasika kulturo kaj gloro, sed rajte fieras pri la atingaj'oj de la mezepoko (scienco, literaturo, arkitekturo, pentro-arto); Malbons'ance Greklando estis okupita dum kvar jarcentoj de la Otomanoj, kaj tiu fakto gavege bremsis g'ian evoluon.

La sola eu'ropa lando kies log'antaro estas je 90% de islama religio - Albanio - ne kalkulig'as inter la plej evoluintaj landoj de tiu kontinento. C'u temas pri hazarda koincido?

"Islamo agnoskas por la virino pli da rajtoj ol iu ajn alia leg'o". Tiun aserton tamen kontrau'diras kelkaj faktoj: poligamio, vualita vizag'o, multloke deviga nigra vestaj'o kovranta la korpon de la verto g'is la plandoj.... Kaj multe pli grave: se frau'linon oni suspektas per "senmorala konduto" (seksaj rilatoj), lau'tradicie estas ne nur rajto, sed ec' devo senplue mortigi s'in (el la manoj de la patro au' fratoj) "por forvis'i la honton kaj rehonorigi la familion". C'u indas paroli pri la malhoma kripligo de dekoj da milionoj de knabinoj per forigo de intimaj organoj, au' fortranc'o de brako al s'telistoj, ekz. en Sau'dio. kontesteble, nesuperebela humaneco!.

En mia infanag'o oni instruis min: estu c'iam, en c'iaj cirkonstancoj honesta, malproksimig'u de trompo kaj mensogo, ec' se tio malutilas al viaj interesoj. Poste, alveninte en la regionon de la Meza Oriento, mi ekkonis la araban folkloron kaj pensmanieron kiun g'i spegulas. Lau' tio, se iu "sukcesas" superruzi sian homfraton per mesogo kaj mistifiko - la kutima reago ne estas malkonsento kaj riproc'o pro tiu malhonesta ago; la sagoj de la moko kaj malestimo estas direktataj g'uste kontrau' la "naiva kaj stulta" trompito, dum la trompulo rikoltas lau'dojn kaj rekonajn s'ultrofrapetojn.

Fine, mi petas la legantojn riveli al mi sekreton: kie, inter la 21 s'tatoj de la Araba Ligo regas vera demokratio, tia kia en tiu damnita Israelo? Prefere ni ne menciu la analfabetecon, la has'is'on, la malsanojn, la koruptecon, la fanatikismon, la teroron, la murdojn de alinacianoj akompanataj per la krio "Allah huu'a akbar" (Dio estas granda). C'io c'i okazas ne en Alasko, nek en Kamc'atko au' la insularo Fig'i, sed ie aliloke. Bonvolu korekti min, se mi eraras.

Teddy Löwenkopf
(Israelo)


1