apostrofe |
unikode
Reen al artikololisto
La senpera motivo de de tiuj barbaraĵoj estis la senespera ago de 18-jara juda junulo Herŝl Grünspann loganta en Parizo. Proteste al forpelo de 17 mil judoj, inter ili liaj gepatroj kaj gefratoj, fare de la nazioj en "nenieslandon" inter Germanujo kaj Pollando, li atencis la ambasadejan ataŝeon Ernst von Rath. Reage al tio, Jozef Göbbels kaj Hermann Göring organizis "spontanajn" kontraŭ judajn atakojn. La kanajlaro frakasis la montrofenestrojn de ciuj vendejoj en juda proprieteco, kaj prirabis la varojn. 30 miloj da persekutitoj estis trenitaj al la koncentrejo Dachaŭ; la plejmulto el ili pereis.
La vitrosplitoj sur la trotuaroj brilis en la lunlumo de tiu malbonaŭgura nokto inter la 9-a kaj 10-de novembro 1938. El tio devenas la nomo "Kristallnacht" [kristala nokto], kiu estis la uverturo de la plej barbaraj, bestacaj, sadisme sangavidaj rasaj persekutoj de la lastaj jarcentoj. Ĝin postsekvis amasmurdo de ses milionoj da senkulpaj civitanoj, du trionoj el la Eŭropa judaro.
T.L.