ANTAU' 60 JAROJ KOMENCIG'IS LA HOLOKAU'STO

apostrofe | unikode
Reen al artikololisto


La 9-an de novembro 1938 lau' donita signalo, amasoj da nazioj brutale ekatakis judojn sur la tuta teritorio de Germanujo kaj Au'strio. En serio da hororvekaj pogromoj estis murditaj 1300 el la membroj de la komunumo, kaj 1406 sinagogoj estis incendiigiitaj. La SS-anoj kaj ties multnombraj simpatiantoj bategis judojn, kaj la najbaroj akompanis tion per kuragigaj aklamoj al la SS-huliganoj.

La senpera motivo de de tiuj barbaraj'oj estis la senespera ago de 18-jara juda junulo Hers'l Grünspann loganta en Parizo. Proteste al forpelo de 17 mil judoj, inter ili liaj gepatroj kaj gefratoj, fare de la nazioj en "nenieslandon" inter Germanujo kaj Pollando, li atencis la ambasadejan atas'eon Ernst von Rath. Reage al tio, Jozef Göbbels kaj Hermann Göring organizis "spontanajn" kontrau' judajn atakojn. La kanajlaro frakasis la montrofenestrojn de ciuj vendejoj en juda proprieteco, kaj prirabis la varojn. 30 miloj da persekutitoj estis trenitaj al la koncentrejo Dachau'; la plejmulto el ili pereis.

La vitrosplitoj sur la trotuaroj brilis en la lunlumo de tiu malbonau'gura nokto inter la 9-a kaj 10-de novembro 1938. El tio devenas la nomo "Kristallnacht" [kristala nokto], kiu estis la uverturo de la plej barbaraj, bestacaj, sadisme sangavidaj rasaj persekutoj de la lastaj jarcentoj. G'in postsekvis amasmurdo de ses milionoj da senkulpaj civitanoj, du trionoj el la Eu'ropa judaro.

T.L.


1