ISRAELO - LANDO KAJ POPOLO

apostrofe | unikode
Reen al artikololisto


De Teodoro Löwenkopf

1-a parto

Francoj, rusoj, germanoj loĝas plejparte en Francujo, Rusujo kaj Germanujo. Ili parolas respektive la francan, rusan kaj germanan lingvon. La sama regulo validas por la plejparto de la nacioj en la mondo, almenaŭ por la malnovaj nacioj de pli-malpli unueca etna origino.Alie statas la afero pri la unu el la plej malnovaj gentoj, la JUDOJ. La antikva kaj antaŭ 50 jaroj reestabilita sendependa patrujo nomiĝas ISRAELO; la lingvo de la Biblio kaj la renovigita lingvo parolata nuntempe en tiu lando estas la HEBREA.

Tiu malsameco inter nomo de nacio, patrujo kaj lingvo klariĝas se oni prilumas la peripetiojn de tiu kvarmiljara gento. La fondinta patriarko, Abraham ["la hebreo" el la vorto "ever" aŭ "eber" - signifanta "el trans la rivero], formigris ĉk. la jaro 2000 a.K el sia naskiĝlando Mezopotamio en la landon nomitan Kanaan etendiĝinta inter la rivero Jordano, fidante la Dian promeson multigi lian idaron "kiel la steloj sur la ĉielo kaj la sableroj apud la marbordo" kaj heredigi al li kaj al liaj idoj la landon, en kiu "fluas lakto kaj mielo".

Tamen jarcentoj pasis, ĝis kiam la Dia promeso plenumiĝis. La nepo de Abraham, Jakob, filo de Isaak, estis kromnomita de Dio, laŭ la Biblia rakonto, per la nomo Israel - laŭ la popolo etimologio "venkinto de anĝelo". El la dek du filoj de Jakob devenis la 12 israelaj triboj.

La filoj de Jakob vivtenis sin per plantkultivado kaj gregbredado. Okazis ,ke plurjara sekeco plagis la landon Kanaan, kaj la tuta familio devis formigri Egiptujon. Kun la paso de tempo, la egiptaj faraonoj sklavigis la Israelidojn. Post kvar jarcent oj leviĝis unu el la plej elstaraj figuroj de la homa historio - Moseo. En la dek-kvara jarcento antaŭ nia erao, la idoj de Israelo, nombre sescent mil personoj, laŭ Dia ordono kaj sub gvidado de Moseo forlasis la Egiptujan sklavecon kaj ekiris sur longa vojo, tra la dezerto Sinaj, por atingi kaj konkeri la Promesitan Landon. La vagado en la dezerto daŭris 40 jarojn. La eniro en la landon Kanaan kaj ties konkero okazis sub la gvidado de Joŝua. Tio estis ĉirkaŭ la jaro 1200 a.K. El la dek du triboj - du kaj duono loksidiĝis oriente de la rivero Jordano. De tiam kalkuliĝa s la unua Israela regno.

Post la morto de la tria reĝo, Salomon, okazis skismo, kaj la lando dissplitiĝis en du apartajn regnolandojn: Israelo kaj Judujo; la regantoj de tiu ĉi lasta ŝtato elektiĝis el la idaro de David, la patro de Salomon. la ĉefurbo, Jerusalemo, fondita de David, restis sub la hegemonio de Judujo.

La asiria invado metis finon al la regno de Israel; la lando estis konkerita, kaj ties loĝantaro, apartenenta al dek triboj, estis ekzilita. Ili malaperis senspure. Tio okazis en la jaro 722 a.K. Male, la regno de Judujo persistis ĝis 586, kiam Babelo almilitis ĝin. La Jerusalema Sankta Templo konstruita de Salomon estis detruita kaj la loĝantaro ekzilita al Babelo.

Post paso de kelkaj jardekoj la persoj frakasis la Babelan imperion. La persa reĝo, Ciro, favoris la judojn, kaj helpis al ili remigri en sian antikvan patrujon, de kie ili estis perforte forigitaj 70 jarojn antaŭe. Per tio komenciĝis la periodo de la dua juda ŝtato prosperanta ĝis la invado fare de Romio. En la jaro 70 laŭ nia erao, la Romia armeo konkeris Jerusalemon, detruis la duan sanktejon de konstuitan de Herodo, sklavigis, ekzilis aŭ murdis la popolanojn. Tiam komenciĝis la periodo de la Diasporo. La judoj dissemiĝis tra la Romia imperio, kaj kun la paso de jarcentoj en la tuta terglobo fondiĝis judaj komunumoj. En la malnova patrolando survivis nur manpleno da judoj. Preskaŭ du mil jaroj devis pasi, ĝis kiam okazis unika, senprecedenta, preskau mirakla fenomeno: miloj kaj miloj da anoj de la dissemita popolo revenis en la antikvan patrujon, fondis novajn urbojn kaj vilaĝojn, refertiligis la dezertiĝintan agron, fondis komun-kooperativajn vilaĝojn [kibucoj]. Dume en diversaj partoj de Eŭropo fortiĝis la antisemitismo, kiu kulminis en la amsmurdema naziismo, inspirita de freneza rasismo kaj bazita sur la plej malnoblaj homaj instinktoj. En la jaro 1948, kiam la juda loĝantaro nombris ne pli ol duonan milionon, estis proklamita la tria sendependa ŝtato, kiu tuj poste estis devigita kontraŭbatali la invad-armeojn de ses arabaj landoj. La revo de cent generacioj efektiviĝ is. La ŝajne mortinta fenikso reviviĝis el siaj cindroj.

**********

Malmultaj gentoj havis tian decidan kontribuon kaj influon al la monda kulturo kaj moralo kiel la juda. La hebrea Biblio estis adoptita de la dua monoteisma religio, la kristana, tradukita en ĉiujn lingvojn parolatajn en la mondo, kaj kun la aldono de la Evengelio disvastigata eĉ en la plej kaŝitaj mondopartoj. Ankaŭ la islamo transprenis la kardinalajn principojn de la judismo. Unu el la famaj rabenoj de la antikva tempo, Hilel, tiel difinis la kvintesencon de la Torao [kvin libroj de Moseo aŭ Pentaeŭĥo]: "Amu vian proksimulon kiel vin mem; ĉio cetera estas nura komentario".

La korifeoj de la du pli novaj religioj esperis, ke la judoj forlasos sian antikvan kredon, favore al la kristana aŭ islama religio; ĉar iliaj esperoj vaniĝis, estis lanĉitaj incitaj kalumnioj kontraŭ la "obstinaj" judoj. Tute kontraste al la devizo de la vere homama Jesuo, en la nomo de la "kristana amo". Popoloj loĝantaj sur kohera teri torio povis sen endanĝerigi sian pluan ekziston, alpreni tiun aŭ alian religion; se dissemita popolo, kiel la juda, estus konvertiĝinta al alia religio, ĝia sorto estus sama al la multaj aliaj gentoj, dronintaj en forgeso; nur la komuna, propra por ili religio povis certigi ĝian pluekzistadon kiel aparta gento kun ties kulturaj heredaĵoj.

Dum la longega periodo de la dissemiteco, la judoj neniam perdis la esperon reveni en sian antikvan patrujon, Landon Israelo [kiun la romianoj alinomis al Palestino, laŭ la nomo de la Filiŝteoj, antikva popolo kaj historia malamiko de Israelo]. La ĉiutagaj preĝoj estas traplektitaj de motivoj pri la sopiro reveni al Cion )Jerusalemo, la koro de la juda popolo. Sed la jaroj de la Diasporo ŝajnis senfine longaj, - oni do dependigis la revenon al Cion al la alveno de la Mesio. Multaj judoj iom post iom adaptiĝis al la kutimoj, alprenis la morojn kaj lingvojn de la popoloj inter kiuj ili vivis, firme kredante, ke ili plenumas sanktan moralan mision: disvastigi la ideojn de toleremo, justeco, mildeco kaj homamo inter la popoloj, en la spirito de la antikvaj profetoj: ili rigardis sin la "fermento de la popoloj".

Tamen ekzistis multaj, kiuj rifuzis ĝisatendi la alvenon de la Mesio. Ili organiziĝis en grupoj kaj decidis ekzemplodone realigi la longe dorlotitan revon: repatruiĝi roporainiciate en Palestinon. Ekde la 80-aj jaroj de la XIX-a jarcento venadis grupoj de grandparte junaj homoj; tiuj pioniroj en la plej malfacilaj cirkonstancoj vivtenis sin per terkultivado en forlasita lando, konsistiganta periferion de la Otomana Imperio, maldense loĝata de araboj [inter ili agresemaj beduenoj] kaj plagita de malario. Tiuj homoj, per sia altruisma sinofero metis la fundamenton de la tria juda ŝtato. Tiutempe la duono de la juda popolo [entute 10 milionoj] vivis en Rusujo; la cara reĝimo intence semis kontraŭjudan inciton, eĉ organizis pogromojn, for forturni la atenton de la subpremitaj popolotavoloj disde la vera kialo de ilia mizero. - Tamen la politika cionismo estis lanĉita de juna ĵurnalisto loĝanta en Vieno - d-ro Theodor Herzl.

Herzl devenis el asimilita familio; kiel raportisto de viena ĵurnalo, en Francujo, li spertis li spertis tie la ekflamiĝon de kontraŭjuda incito, sekve de la proceso Drajfus [Dreyfuss]. Alfred Dreyfuss, kapitano ĉe la franca armea stabo, estis senbaze akuzita per spionado favore al Germanujo. La unua instanco kondamnis lin per severa puno; jaro jn poste evidendiĝis lia senkulpeco; li estis absolvita kaj rehonorigita. Sed dum ekfuriozis akra antisemitismo, kaj la francaj judoj estis brulstampitaj kiel perfiduloj. En la animo de Herzl maturiĝis la penso, ke ĉiuj misoj, kiuj ja judoj devis trasuferi dum jarcentoj, fontas el ilia dissemiteco kaj senhejmeco; la antaŭjuĝojn oni ne povas forigi nek per asimiliĝo, nek per konvertiĝo; la ununura solvo sekve devas esti rehejmiĝo de la judoj kiuj deziras tion, en la antikvan patrolandon. Herzl iniciatis traktadojn kun multaj influhavaj personoj, ŝtatestroj kaj diversnaciaj politikistoj, kiel la turka sultano [Palestino estis tiam regata de la Otomana Imperio] kaj la germana imperiestro, Vilhelmo. Dise en la Diasporo fondiĝis filioj de la cionista movado. La unua kongreso okazis en Bazel [Svislando, 1897] kun partopreno de delegitoj el la juda diasporo. Estis decidite strebi al kreado de kondiĉoj ebligantaj koloniigon de Palestino, la nacia hejmo de la juda popolo.

Fortan elanon akiris la cionista movado kun ŝanĝiĝo de la politika konstelacio. En la jaro 1917, kiam la disfalo de la Otomana Imperio estis jam antaŭvidebla, Britujo lanĉis la t.n. deklaron de Balfour, en kiu ĝi solene promesis la subtenon de Britujo cele al starigo de juda nacia hejmo en Palestino. Sekve de la brita okupado, la mandato super Palestino estis konfidita al ĝi fare de la Ligo de la Nacioj. Per tio ebliĝis enmigrado de dekmiloj da judoj en la sekvintaj jaroj.

[Sekvas dua parto kaj fino]

Sed tiu idilio inter Britujo kaj la cionista movado ne daŭris longe. Cedante al la araba politika premo, ĉantaĝo kaj teroro, Britujo nuligis la sindevigon subteni la starigon de la juda nacia hejmo, emisiis la misfaman t.n. Blankan Libron, laŭ kiu judoj ne plu havos rajton akiri teron en la plimulto de la teritorio de Palestino, kaj draste limigis ilian enmigrad-kvoton, ĝuste en la periodo de la naziaj persekutoj. Amaso da judoj dezirantaj enmigri, trovis la pordegojn de Palestino fermitaj; preskaŭ ĉiuj pereis poste en la naziaj koncentrejoj.

La cionista movado organizis "kontraŭleĝan" enmigradon de judoj, pleje per malmultekostaj kaj kadukaj ŝipoj, grandparte forkaptotaj kaj konfiskotaj fare de la britoj. La pasaĝeroj, kiuj saviĝis de morto per mar-minoj kaj submarŝipaj torpedoj, estis arestitaj kaj ofte ekzilitaj. [La aŭtoro de tiu ĉi artikolo sukcesis sin savi el la ungegoj de la faŝistoj, sed baldaŭ trovis sin en brita malliberejo, kie li devis pasigi 17 monatojn].

Post la mondmilito, kiun partoprenis ankaŭ judaj volontuloj el Palestino, Britujo decidis rezigni pri sia regado en Palestino. La ĝenerala Asembleo de UN decidis en novembro 1947 pri la disdivido de Palestino en du ŝtatojn: juda kaj araba. La judoj ricevis la rezolucion kun entuziasmo, male la araboj ekribelis kaj tuj lanĉis intensajn teror-atakojn kontraŭ la juda loĝantaro; dume forĝiĝis la juda militforto, kiu kun pli-malpli granda sukceso rebatis la plimulton de la atakoj.

La 14-an de majo 1948, antaŭ la lasta tago de la 30-jara brita regado en Palestino, la judaj politikaj gvidantoj proklamis la fondiĝon de la juda ŝtato Israelo. Usono kaj Sovetio ene de kelkaj horoj oficiale agnoskis la novan ŝtaton. Samtempe estis lanĉitaj invad-armeoj de ses arabaj landoj. Tiutempe la juda loĝantaro nombris ne pli ol duonan milionon.

La sendependeca milito eniris en novan etapon. Kontraŭ la moderne ekipitaj regulaj armeoj staris la ĵus formiĝinta israela armeo - sen tankoj, artilero kaj aerforto, sed kun forta motivigo rebati je ĉiu prezo la malamikojn. La memoroj pri la Holokaŭsto estis ankoraŭ forte engravuritaj en la mensoj, kaj neniu nutris iluziojn pri la sorto de la judoj, en kazo de malvenko. Oni do heroe batalis "kun dorso al la maro". La bataloj finiĝis en marto 1949. Samjare estis subskribitaj armisticoj kun la kvar najbaraj

landoj [Jordanio, Sirio, Egiptujo kaj Libano]. Tiam ŝajnis, ke post mallonga transira periodo ekestos paco inter Israelo kaj la arabaj landoj. Beadŭrinde, devis pasi multaj jaroj, kaj abunda sango estis ambaŭflanke verŝita, ĝis kiam malfermiĝis realaj perspektivoj por meti la fundamentojn de la paco en Mezoriento.

Laŭ la araba strategio "la tempo favoras por ili". Vastegajn teritoriojn ili posedas, krome preskaŭ neelĉerpeblajn kvantojn da nafto, kiun la industriaj landoj vivnecese bezonas, aldone al tio la solidereco de ne-arabaj islamaj ŝtatoj - ĉio ĉi donas al ili decidan superecon fronte al Israelo. El la armea malvenko kelkfoje rezultis politika venko. Pluraj militoj devis okazi, ĝis la araboj venis al konkludo, ke Israelo pruviĝas

ĉiam nevenkebla. En la Jom-Kipur-a milito [1973] Israelo estis surpriz-atakita en sia plej sankta festotago en du frontoj. Tamen, post la unuatagaj retiriĝoj, la Israela Defendarmeo sukcesis returni la radon kaj, transiranta al ofensivo, proksimiĝis je danĝeriga distanco disde Kairo kaj Damasko. Tiam la araboj, sen troa prestiĝ-perdo, povis pripensi la senutilon de la daŭranta malamikeco, kiu fine rebatas al ili kiel bumerango, pli ol ĝi damaĝigas Israelon. La historis vizito de Anŭar Sadat en la Jerusalema parlamento [Kneset] simbolas la ekiron al vojo de paca solvo de la longdaŭra konflikto.

Rezulte de la ĝeneralaj elektoj en 1992, revenis al la ŝtata potenco post 15-jara interrompo la Laborista Bloko gvidata de Jicĥak Rabin. Konforme al ĝia programo, ĝi daŭrigis la jam komencitajn intertraktadojn kun la reprezentantoj de la najbaraj arabaj ŝtatoj kaj kun la gvidantoj de la palestinanoj. Paralele kun la publikaj renkontiĝoj okazis ankaŭ, sub vualo de plena sekreto, interparoloj kun la palestinanoj. Laŭ la rezolucio akceptata de la koncernaj flankoj, la palestinanoj ricevos statuton de plena aŭtonomio en teritorioj okupitaj de Israelo en 1967 [sekve de provoko flanke de Jordanio, kiu estis aneksinta tiun teritorion en 1948]. La palestinanoj siaflanke devontigis sin ĉesigi ĉiuspecan agresagon, inkluzive de teroro kaj incita propagando. Kiel unua etapo, la aŭtonomio aplikiĝis unue al la Gaza-strio kaj la urbo Jeriĥo. La premiso estis, ke se la interkonsento plenumiĝos je la kontento de ambaŭ flankoj, la aŭtonomio povos etendiĝi sur la restinta teritorio de Judeo Kaj Samario [laŭ araba terminologio "la okcidenta bordo"], kaj tio kondukos pli-malpli frue al fondo de endependa palestina ŝtato [kiel estis planita en 1947, sed senprudente kaj brutale reĵetita de la arabaj gvidantoj tiutempaj]. La plej tikla problemo estas tiu de Jerusalemo, la ĉefurbo de Israelo, de ;1947 ĝis 1948 disdividita. La problemo estos traktata ĉe la fino, kiam espereble firmiĝos la reciproka konfido.

La paca solvo kun Jordanio ne kaŭzis grandajn malfacilaĵojn, ĉar ekzistis premisaj kondiĉoj - neofocialaj pacaj rilatoj inter la du ŝtatoj. Multo ŝuldiĝas al la prudento, larĝmenseco kaj ne lastvice kuraĝo de Reĝo Ĥusejn. Lia avo Abdallah estis murdita [same kiel pli poste la egipta prezidento Anŭar Sadat] de fanatikaj islamanoj, ĝuste pro lia pacamo kaj kompromisemo. La interparoladoj kun Sirio jam plurfoje eniris en sakstraton pro la siria postulo evakui la strategian bazon Golan, sen garantii plenan normaligon, t.e. starigon de diplomatiaj rilatoj inter la du ŝtatoj, liberan komercadon kaj turismon. Israelo postulas plenan garantion por ĝia sekureco, por eviti riskon de estonta agreso, kiu povus havi por ĝi gravegajn sekvojn.

En novembro 1995 ĉefministro Rabin estis atence murdita de fanatika juda dekstrulo. Duonan jaron poste, sekve de serio da murdaj arabaj teror-agoj kontraŭ civiluloj, la plimulto de la publiko perdis sian fidon je la linio de la Laborpartio, opiniante ĝin tro cedema, kaj malvenkigis ĝin favore al dekstrula koalicio gvidata de Binjamin Netanjahu. Nun la tuta pac-procezo iom lamas, sed la publika opinio postulas daŭrigon, kvankam pli singarde kaj malpli haste ol antaŭe.

*********************

La cionismo estis dum la pasintaj jardekoj neprave diskreditigita, kiel agresema", "imperiisma", eĉ reakcia kaj rasisma movado. La araba kaj ankaŭ la sovetia propagando ĉiuokaze ligis tiujn brulstampajn epitetojn al la nacialiberiga movado de unu el la plej kruela persekutitaj, senhejmaj gentoj de la homa historio. Oni riproĉis al ĝi ankaŭ la ligitecon al Britujo, siatempe koloniisma grandpotenco.

La historio instruas nin, ke malfortaj, subpremitaj popoloj estis diversmaniere helpataj de pli potencaj ŝtatoj en akiro de ilia libereco. Greklando estis helpata de Britujo, por liberiĝi de turka jugo. Ruslando decide kontribuis al sendependiĝal aspiroj de Bulgario. En iu aŭ alia grado preskaŭ ĉiu malforta ŝtato dependas de pli potencaj protektantoj, se tio servas ankaŭ al ties interesoj. Estas memkomprenebla afero, ke por atingo de ĝiaj naciaj celoj, estas bezonata kunlaboro de ĉiuj popoltavoloj, el la tuta politika spektro, ekde la ekstrema dekstro ĝis la ekstrema maldekstro; dissplitiĝo anstataŭ unueco vanigus ĉiujn strebadojn por atingo de la komuna celo - liberiĝo. En la cionista movado kunlaboris dekstruloj kun socialistoj, burĝoj kun marksistoj; la celo estis unu, nur la metodoj malsamaj.

La celo de la cionismo neniam estis forigo de la araboj el Palestino. La lando estis maldense loĝata kja povis [kaj povas] vivteni ankaŭ pluajn milionojn. ĉu ni povas esperi, ke la araboj venos al sobra prijuĝo, ke la judoj neniel endanĝerigas ilin? Multe da verŝita sango kaj multegaj homaj tragedioj povus esti evititaj, se moderaj, pragmataj arabaj politikistoj povus influi la popolamasojn, ke temas pri rehejmigo de parenca [semida] popolo,kies nacia hejmo ampleksas nur du milonojn [0.2%] de la 21 ekzistantaj arabaj ŝtatoj.

Ne pridisputebla fakto restas, ke Israelo, dum sia 50-jara ekzistado, estas ununura kaj firma demokratio en la Mezoriento. Tio spite al senĉesa agresado, bojkoto, malam-propagando, teroro kaj minacoj pri neniigo. Spite ankaŭ al la senprecedencaj fortostreĉoj absorbi centmilojn da nenihavuloj saviĝintaj de la nazia kataklizmo, el la arabaj landoj, kaj lastatempe el la landoj de eksa Sovetio. Israelo, alfrontante multege da malfacilaĵoj, sekurigis al ili hejmon kaj laboron, pli ol iu ajn alia ŝtato en la mondo, kaj enkadrigis ilin kiel samranguloj en la israelan socion.

Ĉu ni rajtas esperi, post tiom multaj venaj revadoj, ke ankoraŭ en nia generacio efektiviĝos la profeta vizio de Jesaja pri daŭra paco "...KAJ ILI FORĜOS EL SIAJ GLAVOJ PLUGILOJN KAJ EL SIAJ LANCOJ RIKOLTILOJN; NE LEVOS NACIO GLAVON KONTRAŬ NACION KAJ ONI NE PLU LERNOS MILITON"?

[FINO]


1