ISRAELO - LANDO KAJ POPOLO

apostrofe | unikode
Reen al artikololisto


De Teodoro Löwenkopf

1-a parto

Francoj, rusoj, germanoj log'as plejparte en Francujo, Rusujo kaj Germanujo. Ili parolas respektive la francan, rusan kaj germanan lingvon. La sama regulo validas por la plejparto de la nacioj en la mondo, almenau' por la malnovaj nacioj de pli-malpli unueca etna origino.Alie statas la afero pri la unu el la plej malnovaj gentoj, la JUDOJ. La antikva kaj antau' 50 jaroj reestabilita sendependa patrujo nomig'as ISRAELO; la lingvo de la Biblio kaj la renovigita lingvo parolata nuntempe en tiu lando estas la HEBREA.

Tiu malsameco inter nomo de nacio, patrujo kaj lingvo klarig'as se oni prilumas la peripetiojn de tiu kvarmiljara gento. La fondinta patriarko, Abraham ["la hebreo" el la vorto "ever" au' "eber" - signifanta "el trans la rivero], formigris c'k. la jaro 2000 a.K el sia naskig'lando Mezopotamio en la landon nomitan Kanaan etendig'inta inter la rivero Jordano, fidante la Dian promeson multigi lian idaron "kiel la steloj sur la c'ielo kaj la sableroj apud la marbordo" kaj heredigi al li kaj al liaj idoj la landon, en kiu "fluas lakto kaj mielo".

Tamen jarcentoj pasis, g'is kiam la Dia promeso plenumig'is. La nepo de Abraham, Jakob, filo de Isaak, estis kromnomita de Dio, lau' la Biblia rakonto, per la nomo Israel - lau' la popolo etimologio "venkinto de ang'elo". El la dek du filoj de Jakob devenis la 12 israelaj triboj.

La filoj de Jakob vivtenis sin per plantkultivado kaj gregbredado. Okazis ,ke plurjara sekeco plagis la landon Kanaan, kaj la tuta familio devis formigri Egiptujon. Kun la paso de tempo, la egiptaj faraonoj sklavigis la Israelidojn. Post kvar jarcent oj levig'is unu el la plej elstaraj figuroj de la homa historio - Moseo. En la dek-kvara jarcento antau' nia erao, la idoj de Israelo, nombre sescent mil personoj, lau' Dia ordono kaj sub gvidado de Moseo forlasis la Egiptujan sklavecon kaj ekiris sur longa vojo, tra la dezerto Sinaj, por atingi kaj konkeri la Promesitan Landon. La vagado en la dezerto dau'ris 40 jarojn. La eniro en la landon Kanaan kaj ties konkero okazis sub la gvidado de Jos'ua. Tio estis c'irkau' la jaro 1200 a.K. El la dek du triboj - du kaj duono loksidig'is oriente de la rivero Jordano. De tiam kalkulig'a s la unua Israela regno.

Post la morto de la tria reg'o, Salomon, okazis skismo, kaj la lando dissplitig'is en du apartajn regnolandojn: Israelo kaj Judujo; la regantoj de tiu c'i lasta s'tato elektig'is el la idaro de David, la patro de Salomon. la c'efurbo, Jerusalemo, fondita de David, restis sub la hegemonio de Judujo.

La asiria invado metis finon al la regno de Israel; la lando estis konkerita, kaj ties log'antaro, apartenenta al dek triboj, estis ekzilita. Ili malaperis senspure. Tio okazis en la jaro 722 a.K. Male, la regno de Judujo persistis g'is 586, kiam Babelo almilitis g'in. La Jerusalema Sankta Templo konstruita de Salomon estis detruita kaj la log'antaro ekzilita al Babelo.

Post paso de kelkaj jardekoj la persoj frakasis la Babelan imperion. La persa reg'o, Ciro, favoris la judojn, kaj helpis al ili remigri en sian antikvan patrujon, de kie ili estis perforte forigitaj 70 jarojn antau'e. Per tio komencig'is la periodo de la dua juda s'tato prosperanta g'is la invado fare de Romio. En la jaro 70 lau' nia erao, la Romia armeo konkeris Jerusalemon, detruis la duan sanktejon de konstuitan de Herodo, sklavigis, ekzilis au' murdis la popolanojn. Tiam komencig'is la periodo de la Diasporo. La judoj dissemig'is tra la Romia imperio, kaj kun la paso de jarcentoj en la tuta terglobo fondig'is judaj komunumoj. En la malnova patrolando survivis nur manpleno da judoj. Preskau' du mil jaroj devis pasi, g'is kiam okazis unika, senprecedenta, preskau mirakla fenomeno: miloj kaj miloj da anoj de la dissemita popolo revenis en la antikvan patrujon, fondis novajn urbojn kaj vilag'ojn, refertiligis la dezertig'intan agron, fondis komun-kooperativajn vilag'ojn [kibucoj]. Dume en diversaj partoj de Eu'ropo fortig'is la antisemitismo, kiu kulminis en la amsmurdema naziismo, inspirita de freneza rasismo kaj bazita sur la plej malnoblaj homaj instinktoj. En la jaro 1948, kiam la juda log'antaro nombris ne pli ol duonan milionon, estis proklamita la tria sendependa s'tato, kiu tuj poste estis devigita kontrau'batali la invad-armeojn de ses arabaj landoj. La revo de cent generacioj efektivig' is. La s'ajne mortinta fenikso revivig'is el siaj cindroj.

**********

Malmultaj gentoj havis tian decidan kontribuon kaj influon al la monda kulturo kaj moralo kiel la juda. La hebrea Biblio estis adoptita de la dua monoteisma religio, la kristana, tradukita en c'iujn lingvojn parolatajn en la mondo, kaj kun la aldono de la Evengelio disvastigata ec' en la plej kas'itaj mondopartoj. Ankau' la islamo transprenis la kardinalajn principojn de la judismo. Unu el la famaj rabenoj de la antikva tempo, Hilel, tiel difinis la kvintesencon de la Torao [kvin libroj de Moseo au' Pentaeu'h'o]: "Amu vian proksimulon kiel vin mem; c'io cetera estas nura komentario".

La korifeoj de la du pli novaj religioj esperis, ke la judoj forlasos sian antikvan kredon, favore al la kristana au' islama religio; c'ar iliaj esperoj vanig'is, estis lanc'itaj incitaj kalumnioj kontrau' la "obstinaj" judoj. Tute kontraste al la devizo de la vere homama Jesuo, en la nomo de la "kristana amo". Popoloj log'antaj sur kohera teri torio povis sen endang'erigi sian pluan ekziston, alpreni tiun au' alian religion; se dissemita popolo, kiel la juda, estus konvertig'inta al alia religio, g'ia sorto estus sama al la multaj aliaj gentoj, dronintaj en forgeso; nur la komuna, propra por ili religio povis certigi g'ian pluekzistadon kiel aparta gento kun ties kulturaj heredaj'oj.

Dum la longega periodo de la dissemiteco, la judoj neniam perdis la esperon reveni en sian antikvan patrujon, Landon Israelo [kiun la romianoj alinomis al Palestino, lau' la nomo de la Filis'teoj, antikva popolo kaj historia malamiko de Israelo]. La c'iutagaj preg'oj estas traplektitaj de motivoj pri la sopiro reveni al Cion )Jerusalemo, la koro de la juda popolo. Sed la jaroj de la Diasporo s'ajnis senfine longaj, - oni do dependigis la revenon al Cion al la alveno de la Mesio. Multaj judoj iom post iom adaptig'is al la kutimoj, alprenis la morojn kaj lingvojn de la popoloj inter kiuj ili vivis, firme kredante, ke ili plenumas sanktan moralan mision: disvastigi la ideojn de toleremo, justeco, mildeco kaj homamo inter la popoloj, en la spirito de la antikvaj profetoj: ili rigardis sin la "fermento de la popoloj".

Tamen ekzistis multaj, kiuj rifuzis g'isatendi la alvenon de la Mesio. Ili organizig'is en grupoj kaj decidis ekzemplodone realigi la longe dorlotitan revon: repatruig'i roporainiciate en Palestinon. Ekde la 80-aj jaroj de la XIX-a jarcento venadis grupoj de grandparte junaj homoj; tiuj pioniroj en la plej malfacilaj cirkonstancoj vivtenis sin per terkultivado en forlasita lando, konsistiganta periferion de la Otomana Imperio, maldense log'ata de araboj [inter ili agresemaj beduenoj] kaj plagita de malario. Tiuj homoj, per sia altruisma sinofero metis la fundamenton de la tria juda s'tato. Tiutempe la duono de la juda popolo [entute 10 milionoj] vivis en Rusujo; la cara reg'imo intence semis kontrau'judan inciton, ec' organizis pogromojn, for forturni la atenton de la subpremitaj popolotavoloj disde la vera kialo de ilia mizero. - Tamen la politika cionismo estis lanc'ita de juna j'urnalisto log'anta en Vieno - d-ro Theodor Herzl.

Herzl devenis el asimilita familio; kiel raportisto de viena j'urnalo, en Francujo, li spertis li spertis tie la ekflamig'on de kontrau'juda incito, sekve de la proceso Drajfus [Dreyfuss]. Alfred Dreyfuss, kapitano c'e la franca armea stabo, estis senbaze akuzita per spionado favore al Germanujo. La unua instanco kondamnis lin per severa puno; jaro jn poste evidendig'is lia senkulpeco; li estis absolvita kaj rehonorigita. Sed dum ekfuriozis akra antisemitismo, kaj la francaj judoj estis brulstampitaj kiel perfiduloj. En la animo de Herzl maturig'is la penso, ke c'iuj misoj, kiuj ja judoj devis trasuferi dum jarcentoj, fontas el ilia dissemiteco kaj senhejmeco; la antau'jug'ojn oni ne povas forigi nek per asimilig'o, nek per konvertig'o; la ununura solvo sekve devas esti rehejmig'o de la judoj kiuj deziras tion, en la antikvan patrolandon. Herzl iniciatis traktadojn kun multaj influhavaj personoj, s'tatestroj kaj diversnaciaj politikistoj, kiel la turka sultano [Palestino estis tiam regata de la Otomana Imperio] kaj la germana imperiestro, Vilhelmo. Dise en la Diasporo fondig'is filioj de la cionista movado. La unua kongreso okazis en Bazel [Svislando, 1897] kun partopreno de delegitoj el la juda diasporo. Estis decidite strebi al kreado de kondic'oj ebligantaj koloniigon de Palestino, la nacia hejmo de la juda popolo.

Fortan elanon akiris la cionista movado kun s'ang'ig'o de la politika konstelacio. En la jaro 1917, kiam la disfalo de la Otomana Imperio estis jam antau'videbla, Britujo lanc'is la t.n. deklaron de Balfour, en kiu g'i solene promesis la subtenon de Britujo cele al starigo de juda nacia hejmo en Palestino. Sekve de la brita okupado, la mandato super Palestino estis konfidita al g'i fare de la Ligo de la Nacioj. Per tio eblig'is enmigrado de dekmiloj da judoj en la sekvintaj jaroj.

[Sekvas dua parto kaj fino]

Sed tiu idilio inter Britujo kaj la cionista movado ne dau'ris longe. Cedante al la araba politika premo, c'antag'o kaj teroro, Britujo nuligis la sindevigon subteni la starigon de la juda nacia hejmo, emisiis la misfaman t.n. Blankan Libron, lau' kiu judoj ne plu havos rajton akiri teron en la plimulto de la teritorio de Palestino, kaj draste limigis ilian enmigrad-kvoton, g'uste en la periodo de la naziaj persekutoj. Amaso da judoj dezirantaj enmigri, trovis la pordegojn de Palestino fermitaj; preskau' c'iuj pereis poste en la naziaj koncentrejoj.

La cionista movado organizis "kontrau'leg'an" enmigradon de judoj, pleje per malmultekostaj kaj kadukaj s'ipoj, grandparte forkaptotaj kaj konfiskotaj fare de la britoj. La pasag'eroj, kiuj savig'is de morto per mar-minoj kaj submars'ipaj torpedoj, estis arestitaj kaj ofte ekzilitaj. [La au'toro de tiu c'i artikolo sukcesis sin savi el la ungegoj de la fas'istoj, sed baldau' trovis sin en brita malliberejo, kie li devis pasigi 17 monatojn].

Post la mondmilito, kiun partoprenis ankau' judaj volontuloj el Palestino, Britujo decidis rezigni pri sia regado en Palestino. La g'enerala Asembleo de UN decidis en novembro 1947 pri la disdivido de Palestino en du s'tatojn: juda kaj araba. La judoj ricevis la rezolucion kun entuziasmo, male la araboj ekribelis kaj tuj lanc'is intensajn teror-atakojn kontrau' la juda log'antaro; dume forg'ig'is la juda militforto, kiu kun pli-malpli granda sukceso rebatis la plimulton de la atakoj.

La 14-an de majo 1948, antau' la lasta tago de la 30-jara brita regado en Palestino, la judaj politikaj gvidantoj proklamis la fondig'on de la juda s'tato Israelo. Usono kaj Sovetio ene de kelkaj horoj oficiale agnoskis la novan s'taton. Samtempe estis lanc'itaj invad-armeoj de ses arabaj landoj. Tiutempe la juda log'antaro nombris ne pli ol duonan milionon.

La sendependeca milito eniris en novan etapon. Kontrau' la moderne ekipitaj regulaj armeoj staris la j'us formig'inta israela armeo - sen tankoj, artilero kaj aerforto, sed kun forta motivigo rebati je c'iu prezo la malamikojn. La memoroj pri la Holokau'sto estis ankorau' forte engravuritaj en la mensoj, kaj neniu nutris iluziojn pri la sorto de la judoj, en kazo de malvenko. Oni do heroe batalis "kun dorso al la maro". La bataloj finig'is en marto 1949. Samjare estis subskribitaj armisticoj kun la kvar najbaraj

landoj [Jordanio, Sirio, Egiptujo kaj Libano]. Tiam s'ajnis, ke post mallonga transira periodo ekestos paco inter Israelo kaj la arabaj landoj. Beadu'rinde, devis pasi multaj jaroj, kaj abunda sango estis ambau'flanke vers'ita, g'is kiam malfermig'is realaj perspektivoj por meti la fundamentojn de la paco en Mezoriento.

Lau' la araba strategio "la tempo favoras por ili". Vastegajn teritoriojn ili posedas, krome preskau' neelc'erpeblajn kvantojn da nafto, kiun la industriaj landoj vivnecese bezonas, aldone al tio la solidereco de ne-arabaj islamaj s'tatoj - c'io c'i donas al ili decidan superecon fronte al Israelo. El la armea malvenko kelkfoje rezultis politika venko. Pluraj militoj devis okazi, g'is la araboj venis al konkludo, ke Israelo pruvig'as

c'iam nevenkebla. En la Jom-Kipur-a milito [1973] Israelo estis surpriz-atakita en sia plej sankta festotago en du frontoj. Tamen, post la unuatagaj retirig'oj, la Israela Defendarmeo sukcesis returni la radon kaj, transiranta al ofensivo, proksimig'is je dang'eriga distanco disde Kairo kaj Damasko. Tiam la araboj, sen troa prestig'-perdo, povis pripensi la senutilon de la dau'ranta malamikeco, kiu fine rebatas al ili kiel bumerango, pli ol g'i damag'igas Israelon. La historis vizito de Anu'ar Sadat en la Jerusalema parlamento [Kneset] simbolas la ekiron al vojo de paca solvo de la longdau'ra konflikto.

Rezulte de la g'eneralaj elektoj en 1992, revenis al la s'tata potenco post 15-jara interrompo la Laborista Bloko gvidata de Jich'ak Rabin. Konforme al g'ia programo, g'i dau'rigis la jam komencitajn intertraktadojn kun la reprezentantoj de la najbaraj arabaj s'tatoj kaj kun la gvidantoj de la palestinanoj. Paralele kun la publikaj renkontig'oj okazis ankau', sub vualo de plena sekreto, interparoloj kun la palestinanoj. Lau' la rezolucio akceptata de la koncernaj flankoj, la palestinanoj ricevos statuton de plena au'tonomio en teritorioj okupitaj de Israelo en 1967 [sekve de provoko flanke de Jordanio, kiu estis aneksinta tiun teritorion en 1948]. La palestinanoj siaflanke devontigis sin c'esigi c'iuspecan agresagon, inkluzive de teroro kaj incita propagando. Kiel unua etapo, la au'tonomio aplikig'is unue al la Gaza-strio kaj la urbo Jerih'o. La premiso estis, ke se la interkonsento plenumig'os je la kontento de ambau' flankoj, la au'tonomio povos etendig'i sur la restinta teritorio de Judeo Kaj Samario [lau' araba terminologio "la okcidenta bordo"], kaj tio kondukos pli-malpli frue al fondo de endependa palestina s'tato [kiel estis planita en 1947, sed senprudente kaj brutale rej'etita de la arabaj gvidantoj tiutempaj]. La plej tikla problemo estas tiu de Jerusalemo, la c'efurbo de Israelo, de ;1947 g'is 1948 disdividita. La problemo estos traktata c'e la fino, kiam espereble firmig'os la reciproka konfido.

La paca solvo kun Jordanio ne kau'zis grandajn malfacilaj'ojn, c'ar ekzistis premisaj kondic'oj - neofocialaj pacaj rilatoj inter la du s'tatoj. Multo s'uldig'as al la prudento, larg'menseco kaj ne lastvice kurag'o de Reg'o H'usejn. Lia avo Abdallah estis murdita [same kiel pli poste la egipta prezidento Anu'ar Sadat] de fanatikaj islamanoj, g'uste pro lia pacamo kaj kompromisemo. La interparoladoj kun Sirio jam plurfoje eniris en sakstraton pro la siria postulo evakui la strategian bazon Golan, sen garantii plenan normaligon, t.e. starigon de diplomatiaj rilatoj inter la du s'tatoj, liberan komercadon kaj turismon. Israelo postulas plenan garantion por g'ia sekureco, por eviti riskon de estonta agreso, kiu povus havi por g'i gravegajn sekvojn.

En novembro 1995 c'efministro Rabin estis atence murdita de fanatika juda dekstrulo. Duonan jaron poste, sekve de serio da murdaj arabaj teror-agoj kontrau' civiluloj, la plimulto de la publiko perdis sian fidon je la linio de la Laborpartio, opiniante g'in tro cedema, kaj malvenkigis g'in favore al dekstrula koalicio gvidata de Binjamin Netanjahu. Nun la tuta pac-procezo iom lamas, sed la publika opinio postulas dau'rigon, kvankam pli singarde kaj malpli haste ol antau'e.

*********************

La cionismo estis dum la pasintaj jardekoj neprave diskreditigita, kiel agresema", "imperiisma", ec' reakcia kaj rasisma movado. La araba kaj ankau' la sovetia propagando c'iuokaze ligis tiujn brulstampajn epitetojn al la nacialiberiga movado de unu el la plej kruela persekutitaj, senhejmaj gentoj de la homa historio. Oni riproc'is al g'i ankau' la ligitecon al Britujo, siatempe koloniisma grandpotenco.

La historio instruas nin, ke malfortaj, subpremitaj popoloj estis diversmaniere helpataj de pli potencaj s'tatoj en akiro de ilia libereco. Greklando estis helpata de Britujo, por liberig'i de turka jugo. Ruslando decide kontribuis al sendependig'al aspiroj de Bulgario. En iu au' alia grado preskau' c'iu malforta s'tato dependas de pli potencaj protektantoj, se tio servas ankau' al ties interesoj. Estas memkomprenebla afero, ke por atingo de g'iaj naciaj celoj, estas bezonata kunlaboro de c'iuj popoltavoloj, el la tuta politika spektro, ekde la ekstrema dekstro g'is la ekstrema maldekstro; dissplitig'o anstatau' unueco vanigus c'iujn strebadojn por atingo de la komuna celo - liberig'o. En la cionista movado kunlaboris dekstruloj kun socialistoj, burg'oj kun marksistoj; la celo estis unu, nur la metodoj malsamaj.

La celo de la cionismo neniam estis forigo de la araboj el Palestino. La lando estis maldense log'ata kja povis [kaj povas] vivteni ankau' pluajn milionojn. c'u ni povas esperi, ke la araboj venos al sobra prijug'o, ke la judoj neniel endang'erigas ilin? Multe da vers'ita sango kaj multegaj homaj tragedioj povus esti evititaj, se moderaj, pragmataj arabaj politikistoj povus influi la popolamasojn, ke temas pri rehejmigo de parenca [semida] popolo,kies nacia hejmo ampleksas nur du milonojn [0.2%] de la 21 ekzistantaj arabaj s'tatoj.

Ne pridisputebla fakto restas, ke Israelo, dum sia 50-jara ekzistado, estas ununura kaj firma demokratio en la Mezoriento. Tio spite al senc'esa agresado, bojkoto, malam-propagando, teroro kaj minacoj pri neniigo. Spite ankau' al la senprecedencaj fortostrec'oj absorbi centmilojn da nenihavuloj savig'intaj de la nazia kataklizmo, el la arabaj landoj, kaj lastatempe el la landoj de eksa Sovetio. Israelo, alfrontante multege da malfacilaj'oj, sekurigis al ili hejmon kaj laboron, pli ol iu ajn alia s'tato en la mondo, kaj enkadrigis ilin kiel samranguloj en la israelan socion.

C'u ni rajtas esperi, post tiom multaj venaj revadoj, ke ankorau' en nia generacio efektivig'os la profeta vizio de Jesaja pri dau'ra paco "...KAJ ILI FORG'OS EL SIAJ GLAVOJ PLUGILOJN KAJ EL SIAJ LANCOJ RIKOLTILOJN; NE LEVOS NACIO GLAVON KONTRAU' NACION KAJ ONI NE PLU LERNOS MILITON"?

[FINO]


1