apostrofe |
unikode
Reen al artikololisto
OMAĜE AL JERUSALEMO
Pejzaĝ' de bel', vi monda rav',
Kaj memoriĝas kun dolor'
Se prenus al Sanktter' min tuj
Ĉar kie floris roz-girland'
Mi falus teren sur genu' |
---|
- Jehuda Halevi (Toledo 1080 - Jerusalemo 1142)
tradukis profesoro Josef Kohen-Cedek.
Anstataŭ faktoj - fantaziaĵoj.
Por ke iu mensogo estu pli kredebla, ties elkovantoj emas enmiksi en ĝin grajnon da vero. Dum kelkaj monatoj post la proklamo de Israelo (14 de Majo 1948) Jerusalemo estis sieĝita, pro tio la israela registaro provizore sidis en Tel-Aviv. Ni ĉiuj memoras, ke dum la dua mondmilito, sekve de malamika invado, la franca registara sidejo estis en Vichy, la sovetia - en Kujbiŝev, kaj la ĉina en Ĉunking - sed de tiam pasis multaj jaroj kaj multo ŝanĝiĝis...
Jerusalemo estis fondita antaŭ tri mil jaroj de Reĝo David, entombigita sur la monto Cion [pli ĝuste: Cijon]. La urbo estas sankta por la tri monoteismaj religioj. Por kristanoj - ĉar tie staras la Sankta Tombo - tiu de Jesuo. Por islamanoj - pro la du moskeoj lokitaj sur la ruinoj de la Unua kaj Dua Templo - iamaj sanktejoj de la judoj. Sed por kristanoj ankaŭ Romo estas rigardata sankta; por mohamedanoj Jerusalemon superas laŭ sankteco la urboj Mekka kaj Medina. Plie: en la Biblio ["Malnova Testamento"] la nomo Jerusalemo estas menciita 676 fojojn. En la Korano - eĉ ne unu fojon.
La supra poemo esprimas la kvintesencon da la anima ligiteco de la juda popolo dum la dumiljara ekziliteco al ĝia eterna ĉefurbo - Jerusalemo kaj ties unu el ties sinonimoj, Cion, simbolanta ankaŭ la Landon Israelo.
Teddy Löwenkopf