JERUSALEMO

apostrofe | unikode
Reen al artikololisto


OMAG'E AL JERUSALEMO

Pejzag' ' de bel', vi monda rav',
ho, urb' de reg'a grando !
Al vi sopiras mi sen sav'
de okcidenta rando.

Kaj memorig'as kun dolor'
la kor' kun plora g'ema
pri forpasinta via glor' -
ruin' Jerusalema !

Se prenus al Sanktter' min tuj
flug ' agla per magio,
mi lavus s'tonojn de patruj '
per larm' de nostalgio.

C'ar kie floris roz-girland'
kaj vivis reg'oj piaj, -
dezert' nun estas, dorna land',
serpentoj kaj skorpioj.

Mi falus teren sur genu '
forplorus la okulojn
kaj kisus pro la korenu '
la dolc'ajn terobulojn !...

- Jehuda Halevi (Toledo 1080 - Jerusalemo 1142)
tradukis profesoro Josef Kohen-Cedek.


Iuj el miaj korespondantoj, kleraj personoj el diversaj landoj, erare kredis, ke la sidejo de la 85-a UK, Tel-Aviv, estas la c'efurbo de nia s'tato. Tio estas rezulto de falsa, intence erariga misinformo, distrumpetita dum jardekoj tutmonde de niaj malamikoj. Ili domag'as de ni ec' la c'efurbon, parolante pri kvazau'a "Tel-Aviva registaro!".

Anstatau' faktoj - fantaziaj'oj.

Por ke iu mensogo estu pli kredebla, ties elkovantoj emas enmiksi en g'in grajnon da vero. Dum kelkaj monatoj post la proklamo de Israelo (14 de Majo 1948) Jerusalemo estis sieg'ita, pro tio la israela registaro provizore sidis en Tel-Aviv. Ni c'iuj memoras, ke dum la dua mondmilito, sekve de malamika invado, la franca registara sidejo estis en Vichy, la sovetia - en Kujbis'ev, kaj la c'ina en C'unking - sed de tiam pasis multaj jaroj kaj multo s'ang'ig'is...

Jerusalemo estis fondita antau' tri mil jaroj de Reg'o David, entombigita sur la monto Cion [pli g'uste: Cijon]. La urbo estas sankta por la tri monoteismaj religioj. Por kristanoj - c'ar tie staras la Sankta Tombo - tiu de Jesuo. Por islamanoj - pro la du moskeoj lokitaj sur la ruinoj de la Unua kaj Dua Templo - iamaj sanktejoj de la judoj. Sed por kristanoj ankau' Romo estas rigardata sankta; por mohamedanoj Jerusalemon superas lau' sankteco la urboj Mekka kaj Medina. Plie: en la Biblio ["Malnova Testamento"] la nomo Jerusalemo estas menciita 676 fojojn. En la Korano - ec' ne unu fojon.

La supra poemo esprimas la kvintesencon da la anima ligiteco de la juda popolo dum la dumiljara ekziliteco al g'ia eterna c'efurbo - Jerusalemo kaj ties unu el ties sinonimoj, Cion, simbolanta ankau' la Landon Israelo.

Teddy Löwenkopf


1