LA 70-A DATREVENO DE LA KIBUCA MOVADO

apostrofe | unikode
Reen al artikololisto


La 8-an de oktobro 1980 kolektiĝis en la valo de Jordano, proksime al la lago Tiberiado, festantaro nombranta 17 mil homojn, por solene rememori pri la fondo de la unua kibuco, Deganja, kaj de la tuta kibuca movado. Festparolis la ŝtatprezidento, la sekretario de la Histadrut [unuiĝo de la laborsindikatoj], reprezentanto de la centra kibuca movado kaj veterana membrino de la gastiganta kibuco. Kadre de impona grandioza subĉiela prezentado, estis surscenigita fone de la restaŭrita etaĝa loĝbarako kaj mastruma ilaro, siatempaj dancoj, kantoj kaj kostumoj, teatraĵo pri la vivo de la pioniroj en la jaroj antaŭantaj la unuan mondmiliton. Ĉirkaŭe etendiĝis la ebenaĵo, piede de la montaroj Golan kaj Gilead,la tipa bunta pejzaĝo de la citrus- kaj bananplantejoj kaj daktilboskoj. Sube, profunde, serpentumis la akvostrio de la rivero, respegulante la lumbrilon en la varmeta, fruaŭtuna vespero.

Ĝuste 70 jarojn antaŭe, en 1910, metis sian plandon ĉi tien grupo de dek du junuloj, venintaj kelkajn jarojn antaŭe al Israellando el sia naskiĝlando,la cara Rusio. Ili loksidiĝis sur terpeco akirita de la Juda Nacia Fonduso. Ili ne estis spertaj pri terkulturo, des malpli pri estrado de kolektiva farmo. Ili ne estis geniuloj, nek superhomoj; kompense - en ilia sino ardis entuziasme firma konvinko pri la celo atingenda: fondo de nova societo, en kies fundamento kuŝas plena egaleco de ĉiuj ĝiaj membroj, societo sen ekspluatantoj kaj ekspluatatoj; ĉiu kontribuu laŭ sia kapablo kaj ricevu laŭ siaj bezonoj.

La vojo de la pioniroj ne estis pavimita per rozoj; multajn malfacilaĵojn ili devis alfronti: la varman subtropikan klimaton, la fort-elĉerpan, por ili tute nekutiman terlaboron, la primitivajn vivkondiĉojn, la malarion kaj la mortigan "flavan febron". Ĉirkaŭe vagadis insideme atakemaj, duonsovaĝaj beduenoj; la korupta otomana reĝimo ne povis aŭ ne volis garantii la vivsekuron de siaj civitanoj. Baldaŭ falis la unua viktimo per manoj de embuska murdisto. Tamen, spite al mornaj antaŭdiroj kaj avertoj de skeptikemaj eksteruloj, la eta grupo ne malesperiĝis, ne forlasis la celitan vojon. Ilia nombro daŭre kreskis per novaj aliĝoj; aperis ankaŭ la unuaj infanoj, inter ili la poste famiĝinta Moŝe Dajan, armeestro kaj ministro.

Al la junaj membroj de la kibuco aligis sin la elstara pensulo kaj ideologo, la jam nejuna Aharon David Gordon [1856-1922]. Lia nomo jam disfamiĝis tiam en la lando: pere de siaj artikoloj kaj publikaj paroladoj li akiris grandan reputacion kaj influon en la laboristaj rondoj. "Ni revenis en la antikvan landon de niaj prauloj, por liberigi nin de la katenoj de la Diasporo, por konstrui al ni novan vivmanieron konforme al nia nacia kulturo, tradicioj, lingvo kaj aspiroj" - diradis Gordon. "Sed tio ĉi per si mem ankoraŭ ne sufiĉas. Necesas nepre funde ŝanĝi nian vivkoncepton. La juda popolo versence liberiĝos kaj resaniĝos, se ĝi demetos ankaŭ la anomaliojn kaŭzitajn de la dumiljara ekziliteco. Ĝi devas aliigi sian socian strukturon per amasa reveno al produktiva t.e. fizika laboro, kaj unuavice: terkulturo. La lando apartenos efektive al ni, se ni propramane prilaboros la teron".

Gordon ne kontentiĝis per skriba kaj buŝa pledado kaj disvastigado de siaj ideoj. Li mem, malgraŭ sia alta aĝo, vivtenis sin per korpa laboro, migrante de loko al loko, ĝis li alvenis al Deganja. La verkistan laboron li faris en la ripozaj horoj, rifuzante akcepti iun ajn privilegion.

La ekzemplo de la pioniroj el Deganja inspiris multajn aliajn. Ĉar unuflanke la terrezervo de la kibuco estis limigita, kaj aliflanke, laŭ la tiama koncepto,la nombro de la apartenantoj al certa kolektiva grupo devis ne superi kelkajn dekojn da homoj, pluraj aliaj kibucoj fondiĝis dise en la lando, de la Libana landlimo ĝis la Ruĝa Maro. Hodiaŭ ilia nombro atingis ĝis 258, kun 110 mil da enloĝantoj.

En majo 1948 Deganja estis atakita de la siria armeo. Tio okazis sekve de la deklaro de sendependeco de la Juda Ŝtato. La invadintaj arabaj armeoj celis atingi, ke nia unua libera tago estu ankaŭ la lasta. Per kanonoj, tankoj, aviadiloj ili semis morton kaj ruinojn. Sed la defendantoj de Deganja kaj la batalantoj de "Hagana" ne kapitulacis; per preskaŭ nudaj manoj atakis la kirasajn monstrojn. Fine, post plurtaga luktado, la malamiko ce'sigis la sieĝon kaj retiriĝis, je prezo de grandaj perdoj por si. Danke al la heroeco de la defendintoj, saviĝis de pereo la tuta regiono. Apud la orienta barilo de Deganja videblas ĝis nun forbruligita siria tanko.

Hodiaŭ Deganja apartenas al la plej evoluintaj kibucoj. Ĉirkaŭ ĝi ariĝas 15 kolektivaj mastrumoj: La valo de Jordano kaj lago Tiberiado fariĝis iasence "respubliko de kibucoj". Deganja havas loĝantaron de pli ol 500 personoj. Plaĉaspektaj unuetaĝaj domoj etendiĝas meze de vastaj herbejoj, ombraj aleoj, ornamarboj, arbustoj kaj florbedoj. Kiel en la plimulto de la kibucoj, fondiĝis ankaŭ tie industria entrepreno. Ankaŭ ĝi, kiel la agrokulturo, belege prosperas dank'al modernaj metodoj enkondukitaj, kaj ne lastvice dank' al la alta moralo kaj sindediĉo de la kibucanoj..

La memoron de la flam-anima oldulo A.D.G eternigas la "Domo Gordon", muzeo de naturo, agrokulturo kaj historio de la Jordana Valo. Ĝi enhavas ankaŭ bibliotekon de ĉirkaŭ 50 mil faklibroj diverslingvaj, inter ili la verkaro de Gordon, kaj vasta literaturo traktanta lian ideologion. El la fondintoj de Deganja neniu plu vivas. Iliaj geidoj kaj dekmiloj da kibucanoj en la lando daŭrigas sian pacan batalon por ĉiutaga efektivigo de la principoj por libera, justa socio, en spirito de la plej altgrada humanismo kaj homamo. La ekzemplodona vivo de Gordon kaj liaj kunuloj ŝvebas antaŭ iliaj okuloj, montranta la vojon kiel lumanta torĉo.

Cvi [Teddy] Löwenkopf

Israelo


1