LA 70-A DATREVENO DE LA KIBUCA MOVADO

apostrofe | unikode
Reen al artikololisto


La 8-an de oktobro 1980 kolektig'is en la valo de Jordano, proksime al la lago Tiberiado, festantaro nombranta 17 mil homojn, por solene rememori pri la fondo de la unua kibuco, Deganja, kaj de la tuta kibuca movado. Festparolis la s'tatprezidento, la sekretario de la Histadrut [unuig'o de la laborsindikatoj], reprezentanto de la centra kibuca movado kaj veterana membrino de la gastiganta kibuco. Kadre de impona grandioza subc'iela prezentado, estis surscenigita fone de la restau'rita etag'a log'barako kaj mastruma ilaro, siatempaj dancoj, kantoj kaj kostumoj, teatraj'o pri la vivo de la pioniroj en la jaroj antau'antaj la unuan mondmiliton. C'irkau'e etendig'is la ebenaj'o, piede de la montaroj Golan kaj Gilead,la tipa bunta pejzag'o de la citrus- kaj bananplantejoj kaj daktilboskoj. Sube, profunde, serpentumis la akvostrio de la rivero, respegulante la lumbrilon en la varmeta, fruau'tuna vespero.

G'uste 70 jarojn antau'e, en 1910, metis sian plandon c'i tien grupo de dek du junuloj, venintaj kelkajn jarojn antau'e al Israellando el sia naskig'lando,la cara Rusio. Ili loksidig'is sur terpeco akirita de la Juda Nacia Fonduso. Ili ne estis spertaj pri terkulturo, des malpli pri estrado de kolektiva farmo. Ili ne estis geniuloj, nek superhomoj; kompense - en ilia sino ardis entuziasme firma konvinko pri la celo atingenda: fondo de nova societo, en kies fundamento kus'as plena egaleco de c'iuj g'iaj membroj, societo sen ekspluatantoj kaj ekspluatatoj; c'iu kontribuu lau' sia kapablo kaj ricevu lau' siaj bezonoj.

La vojo de la pioniroj ne estis pavimita per rozoj; multajn malfacilaj'ojn ili devis alfronti: la varman subtropikan klimaton, la fort-elc'erpan, por ili tute nekutiman terlaboron, la primitivajn vivkondic'ojn, la malarion kaj la mortigan "flavan febron". C'irkau'e vagadis insideme atakemaj, duonsovag'aj beduenoj; la korupta otomana reg'imo ne povis au' ne volis garantii la vivsekuron de siaj civitanoj. Baldau' falis la unua viktimo per manoj de embuska murdisto. Tamen, spite al mornaj antau'diroj kaj avertoj de skeptikemaj eksteruloj, la eta grupo ne malesperig'is, ne forlasis la celitan vojon. Ilia nombro dau're kreskis per novaj alig'oj; aperis ankau' la unuaj infanoj, inter ili la poste famig'inta Mos'e Dajan, armeestro kaj ministro.

Al la junaj membroj de la kibuco aligis sin la elstara pensulo kaj ideologo, la jam nejuna Aharon David Gordon [1856-1922]. Lia nomo jam disfamig'is tiam en la lando: pere de siaj artikoloj kaj publikaj paroladoj li akiris grandan reputacion kaj influon en la laboristaj rondoj. "Ni revenis en la antikvan landon de niaj prauloj, por liberigi nin de la katenoj de la Diasporo, por konstrui al ni novan vivmanieron konforme al nia nacia kulturo, tradicioj, lingvo kaj aspiroj" - diradis Gordon. "Sed tio c'i per si mem ankorau' ne sufic'as. Necesas nepre funde s'ang'i nian vivkoncepton. La juda popolo versence liberig'os kaj resanig'os, se g'i demetos ankau' la anomaliojn kau'zitajn de la dumiljara ekziliteco. G'i devas aliigi sian socian strukturon per amasa reveno al produktiva t.e. fizika laboro, kaj unuavice: terkulturo. La lando apartenos efektive al ni, se ni propramane prilaboros la teron".

Gordon ne kontentig'is per skriba kaj bus'a pledado kaj disvastigado de siaj ideoj. Li mem, malgrau' sia alta ag'o, vivtenis sin per korpa laboro, migrante de loko al loko, g'is li alvenis al Deganja. La verkistan laboron li faris en la ripozaj horoj, rifuzante akcepti iun ajn privilegion.

La ekzemplo de la pioniroj el Deganja inspiris multajn aliajn. C'ar unuflanke la terrezervo de la kibuco estis limigita, kaj aliflanke, lau' la tiama koncepto,la nombro de la apartenantoj al certa kolektiva grupo devis ne superi kelkajn dekojn da homoj, pluraj aliaj kibucoj fondig'is dise en la lando, de la Libana landlimo g'is la Rug'a Maro. Hodiau' ilia nombro atingis g'is 258, kun 110 mil da enlog'antoj.

En majo 1948 Deganja estis atakita de la siria armeo. Tio okazis sekve de la deklaro de sendependeco de la Juda S'tato. La invadintaj arabaj armeoj celis atingi, ke nia unua libera tago estu ankau' la lasta. Per kanonoj, tankoj, aviadiloj ili semis morton kaj ruinojn. Sed la defendantoj de Deganja kaj la batalantoj de "Hagana" ne kapitulacis; per preskau' nudaj manoj atakis la kirasajn monstrojn. Fine, post plurtaga luktado, la malamiko ce'sigis la sieg'on kaj retirig'is, je prezo de grandaj perdoj por si. Danke al la heroeco de la defendintoj, savig'is de pereo la tuta regiono. Apud la orienta barilo de Deganja videblas g'is nun forbruligita siria tanko.

Hodiau' Deganja apartenas al la plej evoluintaj kibucoj. C'irkau' g'i arig'as 15 kolektivaj mastrumoj: La valo de Jordano kaj lago Tiberiado farig'is iasence "respubliko de kibucoj". Deganja havas log'antaron de pli ol 500 personoj. Plac'aspektaj unuetag'aj domoj etendig'as meze de vastaj herbejoj, ombraj aleoj, ornamarboj, arbustoj kaj florbedoj. Kiel en la plimulto de la kibucoj, fondig'is ankau' tie industria entrepreno. Ankau' g'i, kiel la agrokulturo, belege prosperas dank'al modernaj metodoj enkondukitaj, kaj ne lastvice dank' al la alta moralo kaj sindedic'o de la kibucanoj..

La memoron de la flam-anima oldulo A.D.G eternigas la "Domo Gordon", muzeo de naturo, agrokulturo kaj historio de la Jordana Valo. G'i enhavas ankau' bibliotekon de c'irkau' 50 mil faklibroj diverslingvaj, inter ili la verkaro de Gordon, kaj vasta literaturo traktanta lian ideologion. El la fondintoj de Deganja neniu plu vivas. Iliaj geidoj kaj dekmiloj da kibucanoj en la lando dau'rigas sian pacan batalon por c'iutaga efektivigo de la principoj por libera, justa socio, en spirito de la plej altgrada humanismo kaj homamo. La ekzemplodona vivo de Gordon kaj liaj kunuloj s'vebas antau' iliaj okuloj, montranta la vojon kiel lumanta torc'o.

Cvi [Teddy] Löwenkopf

Israelo


1