apostrofe |
unikode
Reen al artikololisto
Nur duona jarcento - kaj la historion oni jam laŭplace manipulas, kosmetikas, falsas, montras ĝin al neinicitaj legantoj tra eltordita spegulo. Tion pruvas ankaŭ la recenza artikolo de Johano Luko "Zamenhof kaj judismo" aperinta en Franca E-isto [n-ro 2/1998 p. 14]. Jen citaĵo el ĝi: "Palestinanoj .....vidis komence sian ŝtaton kreitan de UNO antaŭ duonjarcento, ĝemele kun Israelo, konkerita de Israelo...kaj neniam rekonita de ĝi" .
Kiom da vortoj, tiom da malveraĵoj!
Por vidi la teritorian konflikton en siaj realaj dimensioj, sciindas, ke la terpeco etendiĝanta inter la Mediteraneo kaj la rivero Jordano, konata sub la nomoj Palestino [Okcidenta] aŭ la Sankta Tero aŭ Lando de Israelo, ampleksas nur 27 mil kvadratajn kilometrojn, do laŭ grandeco malpli vasta ol Albanio. La arabaj landoj, nombre 21, etendiĝas sur 12 milionoj da kv. km, pli ol la Eŭropa kontinento. Tamen, en la spirito de la Biblia parabolo, la malica riĉulo insidis elrabi la unusolan ŝafidon de la povrulo....
UNO ne "kreis" Israelon, nek Palestinon; La Ĝenerala Asembleo akceptigis rezolucion pri divido de Palestino en du ŝtatojn: juda kaj araba. La juda ŝtato laŭplane devis inkluzivi la duon-dezertan Negev [10 mil kv. km]. Al Jerusalemo kaj ĉirkaŭaĵo estus atribuita internacia statuso. La decido okazis la 29-an de novembro 1947.
Kiel reagis la koncernataj flankoj? La granda plimulto de la judoj kaj iliaj gvidantoj kun plena konsento kaj preteco pace kunlaboris kun la "ĝemela" popolo. Kontraste al tio la arabaj gvidantoj deklaris: "Kio estis skribita per inko, estu forviŝita per sango". Jam la morgaŭan tagon ili iniciatis helpe de armitaj bandoj murdajn atakojn kontraŭ la juda civila loĝantaro, atakis setlejojn, baris per bomboj kaj pafiloj ŝoseojn, sieĝis Jerusalemon.
En tiu periodo validis ankoraŭ la brita mandato super Palestino, finiĝonta meze de majo 1948. Tiam, samtempe kun la deklaro de la sendependa Israelo estis lanĉita armea atako flanke de ses arabaj ŝtatoj, kun la celo, ke la unua libera tago de la israela popolo estu ankaŭ la lasta. Tiuokaze Jordanio kaj Egiptujo aneksis la terpecojn destinitaj al la palestinanoj (Judeo, Samario kaj Gaza-regiono).
La araba invado, kiel sciate, estis repuŝita, sed dume, trompitaj de vanaj promesoj de siaj gvidantoj "reveni post baldaŭa fina venko", centmiloj da araboj forlasis siajn loĝlokojn fariĝante rifuĝintoj. Pro nepacigebla obstina malamo nutranta provokojn fare de la arabaj estroj; okazis pluraj militoj , kiujn dekomence oni povus eviti.
Niatage malfermiĝas novaj perspektivoj por elrompi la vojon el tiu malhela senelirejo. Espereble paca kunvivado ebliĝos jam en la nuna generacio. Je sincera bedaŭro kaj kordoloro, la prudento penetris en la menson de la arabaj regantoj nur je prezo de senlimaj suferoj por ambaŭ popoloj.
Teddy Löwenkopf
Israelo