KIAL NE EKZISTAS SUVERENA PALESTINA S'TATO?

apostrofe | unikode
Reen al artikololisto


C'i jare festis Israelo la 50-an datrevenon de sia fondig'o. Kune kun g'i povus celebri ankau' la palestinanoj la jubileon de sia propra sendependa s'tato. Se tio ne okazas, la kulpo kus'as ne sur la s'ultroj de Israelo; g'i devus premi la konsciencon de la arabaj gvidantoj de antau' 50 jaroj kaj en la postaj jardekoj, pro la tragedio de sia popolo mem, pro nemezureblaj suferoj, larmoj, funebro, vana sangvers'ado de ambau' popoloj - juda kaj araba.

Nur duona jarcento - kaj la historion oni jam lau'place manipulas, kosmetikas, falsas, montras g'in al neinicitaj legantoj tra eltordita spegulo. Tion pruvas ankau' la recenza artikolo de Johano Luko "Zamenhof kaj judismo" aperinta en Franca E-isto [n-ro 2/1998 p. 14]. Jen citaj'o el g'i: "Palestinanoj .....vidis komence sian s'taton kreitan de UNO antau' duonjarcento, g'emele kun Israelo, konkerita de Israelo...kaj neniam rekonita de g'i" .

Kiom da vortoj, tiom da malveraj'oj!

Por vidi la teritorian konflikton en siaj realaj dimensioj, sciindas, ke la terpeco etendig'anta inter la Mediteraneo kaj la rivero Jordano, konata sub la nomoj Palestino [Okcidenta] au' la Sankta Tero au' Lando de Israelo, ampleksas nur 27 mil kvadratajn kilometrojn, do lau' grandeco malpli vasta ol Albanio. La arabaj landoj, nombre 21, etendig'as sur 12 milionoj da kv. km, pli ol la Eu'ropa kontinento. Tamen, en la spirito de la Biblia parabolo, la malica ric'ulo insidis elrabi la unusolan s'afidon de la povrulo....

UNO ne "kreis" Israelon, nek Palestinon; La G'enerala Asembleo akceptigis rezolucion pri divido de Palestino en du s'tatojn: juda kaj araba. La juda s'tato lau'plane devis inkluzivi la duon-dezertan Negev [10 mil kv. km]. Al Jerusalemo kaj c'irkau'aj'o estus atribuita internacia statuso. La decido okazis la 29-an de novembro 1947.

Kiel reagis la koncernataj flankoj? La granda plimulto de la judoj kaj iliaj gvidantoj kun plena konsento kaj preteco pace kunlaboris kun la "g'emela" popolo. Kontraste al tio la arabaj gvidantoj deklaris: "Kio estis skribita per inko, estu forvis'ita per sango". Jam la morgau'an tagon ili iniciatis helpe de armitaj bandoj murdajn atakojn kontrau' la juda civila log'antaro, atakis setlejojn, baris per bomboj kaj pafiloj s'oseojn, sieg'is Jerusalemon.

En tiu periodo validis ankorau' la brita mandato super Palestino, finig'onta meze de majo 1948. Tiam, samtempe kun la deklaro de la sendependa Israelo estis lanc'ita armea atako flanke de ses arabaj s'tatoj, kun la celo, ke la unua libera tago de la israela popolo estu ankau' la lasta. Tiuokaze Jordanio kaj Egiptujo aneksis la terpecojn destinitaj al la palestinanoj (Judeo, Samario kaj Gaza-regiono).

La araba invado, kiel sciate, estis repus'ita, sed dume, trompitaj de vanaj promesoj de siaj gvidantoj "reveni post baldau'a fina venko", centmiloj da araboj forlasis siajn log'lokojn farig'ante rifug'intoj. Pro nepacigebla obstina malamo nutranta provokojn fare de la arabaj estroj; okazis pluraj militoj , kiujn dekomence oni povus eviti.

Niatage malfermig'as novaj perspektivoj por elrompi la vojon el tiu malhela senelirejo. Espereble paca kunvivado eblig'os jam en la nuna generacio. Je sincera bedau'ro kaj kordoloro, la prudento penetris en la menson de la arabaj regantoj nur je prezo de senlimaj suferoj por ambau' popoloj.

Teddy Löwenkopf

Israelo


1