apostrofe |
unikode
Reen al artikololisto
Tamen, iom pli kritikemaj homoj rifuzas aligi sian voĉon al la koruso de senlima adorado al tiu "surtera paradizo".Ni koncedu, ke Usono estis dum longa periodo simbolo de toleremo, libero kaj plurismo, kontraste al la plimulto de la landoj en la tiama "malnova mondo"; la statuego de la libereco ĉe la enirejo de la Novjorka haveno simbolas tiun spiriton kiu animis la fondintojn de la Unuiĝintaj ŝtatoj antaŭ pli ol ducent jaroj . En Usono trovis rifuĝejon dum generacioj homoj diverslandaj diskriminaciitaj kaj persekutitaj en sia patrujo pro etna deveno, religia konvinko aŭ politika orientiĝo; milionoj trovis azilon en la "lando de la senlimaj eblecoj".
Neniu prudente pensanta homo povas fornei la atingaĵojn de Usono, kelkaj eĉ admirindaj, kiuj igis Usonon fariĝi la gvidanta, nun unusola grandpotenco. La teknikaj atingaĵoj, la plej evoluinta agrokulturo kaj industrio, la plenefika teknologio, la kulturaj valoroj- estas firmaj faktoj kaj estus sensence ilin pridiskuti.
Tamen kiel sciate, ne ekzistas suno sen ombroj; kaj ombroj abundas en Usono. Ni prikonsideru kelkajn faktojn por ke la bildo estu iom malpli unuflankeca, kiel tio speguliĝas en la idealoj propagataj kaj flegataj de la tie regantaj rondoj.
Kiel spertite dum la historio, la plej noblaj idealoj kaj aspiroj paliĝas kun la tempo, perdas el sia vervo, devias de la gvidlinioj elpensitaj de la fondintoj, ŝtoniĝas laj degeneras. Tio okazis al diversaj religioj kaj politikaj ideologioj kiel socialismo,imperiismo, kapitalismo kaj komunismo. El la altaj idealoj de la franca revolucio - libero egaleco kaj frateco restis nur la libero. El la humanismaj ideoj de Marx kaj Engels estiĝis la abortita Stalin-stila "socialismo". Ankaŭ Usono ne estas escepto.
En la lando perceptita kiel iaspeca Eldorado, la riĉaĵo akumuliĝas en manoj de maldika tavolo de miliarduloj; ĉe la mala flanko - milionoj da senhejmuloj kaj mizeruloj,havantaj nenian ŝancon integriĝi ne nur en la anglo-saksan blankhaŭtulan privilegiitan eliton, malhavas ankaŭ la ŝancon iam plibonigi la socian staton kaj statuson eĉ de siaj pranepoj. Teorie ja ĉiuj estas egalrajtaj: la filo de Rockefeller kaj tiu de nigrahaŭta aŭ portorikana stratpurigisto, ĉar nobelaro formale ne ekzistas; ambaŭ do havas saman la rajton tranokti sub la pontoj.
En la eŭropaj ŝtatoj la civitanoj povas organiziĝi en politikaj partioj de la plej ,diversaj mondkonceptoj; oni rajtas voĉdoni por dekstrula [konservema] aŭ maldekstrula [socialisma] partio, kaj efektive diversaj politikaj sistemoj alternas sin. Male - en Usono ekzistas daŭre la dutradiciaj partioj - ambaŭ dekstrulaj kaj sufiĉe reakciaj: la respublikanoj pli, la demokratoj iomete malpli. Kaj se kandidatiĝas ankaŭ reprezentato de tria listo, tiu neniel estas socialisto [Dio gardu ! maldeca, fia vorto en Usono] sed iu nababo kiel Ros Pero antaŭ kvar jaroj kaj nun [1996].
Kion faras usona civitano se li devas enhospitaliĝi? ĉu ekzistas ia Malsanula Kaso kiel ekzemple ankaŭ en nia eta Israelo? Diable, tio odoraĉas je komunismo ne, inda al klera reĝimo kiel Usono. La kompatindulo devas do konsumi sian bankokonton [se li havas tian] aŭ ensinki en ŝuldegoj. Kaj se temas pri surstrata almozulo kiu subite kolapsas - li ne devas zorgi, ĉar la superhumana ŝtato kuracas lin eĉ senpage. La kosto estas "nur" submetiĝo al diversaj kuracistaj eksperimentoj per ankoraŭ ne elprovitaj kuraciloj aŭ ĥemiaĵoj. Homaj estaĵoj ja donas multe pli fidindajn rezultojn ol laboratoriaj kunikloj aŭ ratoj ĉu ne?...
Oni povus detaligi abundon da malhomaj agadoj de Usono, kiel kruela persekuto ĝis sistema ekstermado de la indianoj, forkapto el ilia hejmlando kaj sklavigo de milionoj da afrikanoj. Kun ioma troigo oni emas aserti ke kelkaj krimoj de la stalinismo paliĝas kompare al la senbride ekspluatema kapitalisma or-bovideca ĝangal-sistemo de tiu Usono, al kiu ne nur cerbe-lavitaj simpluloj tiel arde kaj entuziasme adorkliniĝas.
La generacioj de nia jarcento travivis la leviĝon kaj falon de la nazi-faŝismo, la kolapson de la bolŝevismo. Ne nepre bezonatas, dotiteco de profeta inspiro, por povi vidi per spiritaj okuloj a fajroliteran surskribon sur la muro de la Vaŝingtona Blanka Domo la malbonaŭguran surskribon: "Mene mene tekel ufarsin" [Daniel V/25] *.
La korupta kaj ŝtoniĝinta ĝangaleca kapitalismo kun ties ĉefa reprezentanto Usono,kie homo estas taksata ne laŭ sia morala valoro aŭ kulturiteco, sed laŭ siaj materiaj atingaĵoj ["kiom li valoras?"], necese atingos sian finon pro ĝiaj akregaj kontraŭdiroj. Tio okazos antaŭvideble en la baldaŭ komenciĝonta nova jarcento, espereble ne per sanga revolucio, sed dank' al pli prudentaj kaj klarvidaj gvidantoj de Usono en la estonto, kiuj nepre venos al ekkono, ke nur radikalaj reformoj povos evitigi novan katastrofon al la homaro.
Fine, kiel judoj, decas ke ni ne preterantentu nek forgesu la konsternan fakton, ke la plej populara usona prezidento, F.D Roosevelt, la unua kaj lasta kiu elektiĝis kvar fojojn [en 1932, 1936, 1940 kaj 1944] baris la vojon por enmigrado de persekutitaj judoj fare de la hitleranaj amasmurdistoj, kondamnante tiel ilin neeviteble per mortoverdikto. Ne tiel agis Britujo, nek Soveta Unio sanganta mem de mil vundoj dum tiu malhela periodo. Kaj -kia ironio de la sorto!- eĉ Hispanio regata de Franko donis azilon al miloj da persekutitoj. ĉu ni ovaciu Usonon kaj ties administracion kaj por tiu hontindaĵo?
Teddy Löwenkopf [1996]
* laŭ libera traduko: "Via sorto kaj fatalo estas definitive kaj neapelacieble sigelita"