USONO - C'U IMITINDA EKZEMPLO?

Au': La ora bovido galopas

apostrofe | unikode
Reen al artikololisto


Depost la kolapso de la komunisma bloko en Eu'ropo kaj de Soveta Unio mem , Usono rolas unusence kaj nekontesteble kiel la sola gvida mondpotenco; g'ia influo kaj prestig'o akiris ec' pli grandan elanon ol en la antau'aj jardekoj komencig'antaj post la dua mondmilito. Usonaj kutimoj kaj moroj, vivofilozofio, arto, modo, muziko, mang'ajoj kaj ne lastvice la uson-angla lingvo furoras tra la tuta mondo kiel modelo de imitado.

Tamen, iom pli kritikemaj homoj rifuzas aligi sian voc'on al la koruso de senlima adorado al tiu "surtera paradizo".Ni koncedu, ke Usono estis dum longa periodo simbolo de toleremo, libero kaj plurismo, kontraste al la plimulto de la landoj en la tiama "malnova mondo"; la statuego de la libereco c'e la enirejo de la Novjorka haveno simbolas tiun spiriton kiu animis la fondintojn de la Unuig'intaj s'tatoj antau' pli ol ducent jaroj . En Usono trovis rifug'ejon dum generacioj homoj diverslandaj diskriminaciitaj kaj persekutitaj en sia patrujo pro etna deveno, religia konvinko au' politika orientig'o; milionoj trovis azilon en la "lando de la senlimaj eblecoj".

Neniu prudente pensanta homo povas fornei la atingaj'ojn de Usono, kelkaj ec' admirindaj, kiuj igis Usonon farig'i la gvidanta, nun unusola grandpotenco. La teknikaj atingaj'oj, la plej evoluinta agrokulturo kaj industrio, la plenefika teknologio, la kulturaj valoroj- estas firmaj faktoj kaj estus sensence ilin pridiskuti.

Tamen kiel sciate, ne ekzistas suno sen ombroj; kaj ombroj abundas en Usono. Ni prikonsideru kelkajn faktojn por ke la bildo estu iom malpli unuflankeca, kiel tio spegulig'as en la idealoj propagataj kaj flegataj de la tie regantaj rondoj.

Kiel spertite dum la historio, la plej noblaj idealoj kaj aspiroj palig'as kun la tempo, perdas el sia vervo, devias de la gvidlinioj elpensitaj de la fondintoj, s'tonig'as laj degeneras. Tio okazis al diversaj religioj kaj politikaj ideologioj kiel socialismo,imperiismo, kapitalismo kaj komunismo. El la altaj idealoj de la franca revolucio - libero egaleco kaj frateco restis nur la libero. El la humanismaj ideoj de Marx kaj Engels estig'is la abortita Stalin-stila "socialismo". Ankau' Usono ne estas escepto.

En la lando perceptita kiel iaspeca Eldorado, la ric'aj'o akumulig'as en manoj de maldika tavolo de miliarduloj; c'e la mala flanko - milionoj da senhejmuloj kaj mizeruloj,havantaj nenian s'ancon integrig'i ne nur en la anglo-saksan blankhau'tulan privilegiitan eliton, malhavas ankau' la s'ancon iam plibonigi la socian staton kaj statuson ec' de siaj pranepoj. Teorie ja c'iuj estas egalrajtaj: la filo de Rockefeller kaj tiu de nigrahau'ta au' portorikana stratpurigisto, c'ar nobelaro formale ne ekzistas; ambau' do havas saman la rajton tranokti sub la pontoj.

En la eu'ropaj s'tatoj la civitanoj povas organizig'i en politikaj partioj de la plej ,diversaj mondkonceptoj; oni rajtas voc'doni por dekstrula [konservema] au' maldekstrula [socialisma] partio, kaj efektive diversaj politikaj sistemoj alternas sin. Male - en Usono ekzistas dau're la dutradiciaj partioj - ambau' dekstrulaj kaj sufic'e reakciaj: la respublikanoj pli, la demokratoj iomete malpli. Kaj se kandidatig'as ankau' reprezentato de tria listo, tiu neniel estas socialisto [Dio gardu ! maldeca, fia vorto en Usono] sed iu nababo kiel Ros Pero antau' kvar jaroj kaj nun [1996].

Kion faras usona civitano se li devas enhospitalig'i? c'u ekzistas ia Malsanula Kaso kiel ekzemple ankau' en nia eta Israelo? Diable, tio odorac'as je komunismo ne, inda al klera reg'imo kiel Usono. La kompatindulo devas do konsumi sian bankokonton [se li havas tian] au' ensinki en s'uldegoj. Kaj se temas pri surstrata almozulo kiu subite kolapsas - li ne devas zorgi, c'ar la superhumana s'tato kuracas lin ec' senpage. La kosto estas "nur" submetig'o al diversaj kuracistaj eksperimentoj per ankorau' ne elprovitaj kuraciloj au' h'emiaj'oj. Homaj estaj'oj ja donas multe pli fidindajn rezultojn ol laboratoriaj kunikloj au' ratoj c'u ne?...

Oni povus detaligi abundon da malhomaj agadoj de Usono, kiel kruela persekuto g'is sistema ekstermado de la indianoj, forkapto el ilia hejmlando kaj sklavigo de milionoj da afrikanoj. Kun ioma troigo oni emas aserti ke kelkaj krimoj de la stalinismo palig'as kompare al la senbride ekspluatema kapitalisma or-bovideca g'angal-sistemo de tiu Usono, al kiu ne nur cerbe-lavitaj simpluloj tiel arde kaj entuziasme adorklinig'as.

La generacioj de nia jarcento travivis la levig'on kaj falon de la nazi-fas'ismo, la kolapson de la bols'evismo. Ne nepre bezonatas, dotiteco de profeta inspiro, por povi vidi per spiritaj okuloj a fajroliteran surskribon sur la muro de la Vas'ingtona Blanka Domo la malbonau'guran surskribon: "Mene mene tekel ufarsin" [Daniel V/25] *.

La korupta kaj s'tonig'inta g'angaleca kapitalismo kun ties c'efa reprezentanto Usono,kie homo estas taksata ne lau' sia morala valoro au' kulturiteco, sed lau' siaj materiaj atingaj'oj ["kiom li valoras?"], necese atingos sian finon pro g'iaj akregaj kontrau'diroj. Tio okazos antau'videble en la baldau' komencig'onta nova jarcento, espereble ne per sanga revolucio, sed dank' al pli prudentaj kaj klarvidaj gvidantoj de Usono en la estonto, kiuj nepre venos al ekkono, ke nur radikalaj reformoj povos evitigi novan katastrofon al la homaro.

Fine, kiel judoj, decas ke ni ne preterantentu nek forgesu la konsternan fakton, ke la plej populara usona prezidento, F.D Roosevelt, la unua kaj lasta kiu elektig'is kvar fojojn [en 1932, 1936, 1940 kaj 1944] baris la vojon por enmigrado de persekutitaj judoj fare de la hitleranaj amasmurdistoj, kondamnante tiel ilin neeviteble per mortoverdikto. Ne tiel agis Britujo, nek Soveta Unio sanganta mem de mil vundoj dum tiu malhela periodo. Kaj -kia ironio de la sorto!- ec' Hispanio regata de Franko donis azilon al miloj da persekutitoj. c'u ni ovaciu Usonon kaj ties administracion kaj por tiu hontindaj'o?

Teddy Löwenkopf [1996]

* lau' libera traduko: "Via sorto kaj fatalo estas definitive kaj neapelacieble sigelita"


1