William
Auld
biografieto
paĝo
1
William Auld estas
la plej renoma de la kvar poetoj kaj proz-verkistoj kiuj fulmetondris en la
Esperantan literatur-kampon en 1951 kun la eldono de Kvaropo, tiel estigante
la "Skotan Skolon". La aliaj tri kvaropanoj estis John Dinwoodie,
John Francis and Reto Rossetti. Auld ja debutis pli frue dum la lastaj tagoj
de Literatura Mondo (1947-49) kaj de 1949 ĝis 1955 li redaktis la modestan
sed enhave kaj historie signifan periodaĵon Esperanto en Skotlando kiu
estis diskutejo por la tiamaj junaj verkistoj. La eldono de Kvaropo samtempe
signis la elpaŝon de Stafeto, la eldonejo fondita de Prof. Juan Regulo-Perez
en La Laguna, kiu ŝtopis breĉon kaŭzitan de la malapero de Literatura Mondo
kaj ties eldona agado.
paĝo
2
Naskita en 1924,
Auld ellernis la lingvon en 1937 sed nur ekagis literature 10 jaroj poste, firmiginte
sian karieron kiel instruisto pri la angla literaturo. Li kunlaboris je pluraj
periodaĵoj kaj estis redaktisto ne nur de Esperanto en Skotlando, sed
ankaŭ de Esperanto (UEA) ekde 1955 ĝis 1958, Monda Kulturo de
1962 ĝis 1963, la el-Brazila literatura revuo Fonto de 1981 ĝis 1989,
aldone al la literatura seckio de la monata aktualaĵ-gazeto Monato,
de ties ekiĝo en 1979 ĝis 1998. Lia kontribuo al Kvaropo nomiĝas Spiro
de l'Pasio. En 1956 li aperigis sian plaj faman kaj certe plej ampleksan
unuopan verkon - La Infana Raso (1968: 2-a eld. kun notoj). Originalaj
poemoj troveblas ankaŭ en Unufingraj Melodioj, 1960; Humoroj,
1969; Rimleteroj (kun Marjorie Boulton), 1976 & 86; El unu verda
vivo, 1978 kaj Unu el ni, 1992. En barko senpilota, 1987,
kunigis ĉiujn ĝis tiam aperintajn poemojn.
paĝo
3
La rolo de Auld
en la Esperanta literatur-komunumo ne limiĝas al vers-farado. Li ankaŭ redaktis
la poezian sekcion de la du volumoj de Angla Antologio, kiu aperis unue
en 1957, kaj ambaŭ eldonoj de la 900-paĝa Esperanta Antologio, 1958
kaj 1987. Ke li estas respektata kritikisto kaj recenzisto, evidentiĝas per
lia enkonduko al la ĵus menciita antologio kaj per la ses esearoj publikigitaj:
Facetoj de Esperanto, 1976; Pri Lingvo kaj aliaj Artoj, 1978;
Enkonduko en la Originalan Literaturon de Esperanto, 1979; Vereco,
Distro, Stilo - disertacio pri la originalj romanaj verkitaj en Esperanto
ĝis 1981, Kulturo kaj internacia lingvo, 1986; La fenomeno Esperanto,
1988; kaj plej lastatempe - Pajleroj kaj Stoploj, eldonita en 1998. William
Auld estas ankaŭ aŭtoro de kantaroj, lernolibroj, bibliografio kaj tradukoj,
inter kiuj elstariĝas la sonetoj de Shakespeare, Don Johano de
Byron, Aniaro de Harry Martinson kaj La mastro de l'ringoj de
J.R.R. Tolkien. En 1999 Auld nomumiĝis por la Nobel-premio por literaturo.
Paĝaranĝo strangas? Literoj ne legeblas? Reŝarĝu aŭ Klaku ĉi tie