shildo de Literatura Galerio
Julio Baghy

Julio Baghy

biografieto

paĝo 1

Julio Baghy (1891 - 1967) estis verkisto kaj aktoro. Naskita en Hungario, li lernis Esperanton en 1911 kaj komencis sian senlacan laboron por la movado dum ses-jara milita kaptiteco en Siberio. Baghy estis emocie lirika interpretanto de tiu fundamenta homeco, kiu estas la komuna bazo de la internaci-lingva kolektivo. Pro tio li estas unu el la plej "esperantistaj" poetoj, kiun neesperantisto povas nur malfacile kompreni. Liaj poemoj estas melodiecaj kaj abundas je formoj propraj al Esperanto. Ilia ritmo dependas de la momenta inspiro. La materialo por lia poezio kaj prozo venas grandaparte el liaj spertoj dum la siberia militkaptiteco kiu rezultis de la unua mondmilito.

Lia unua poemaro aperis en 1922: Preter la Vivo, kiu estas ankaŭ verŝajne lia ĉefverko.

p1
p2
p3
Paĝaranĝo strangas? Literoj ne legeblas? Reŝarĝu aŭ Klaku ĉi tie
Ŝuto tro malrapidas? Ligo ne respondas? Klaku ĉi tie
1