La eksplodo de la Oktobra Revolucio kaj la postmilita kresko de
proletaj revoluciaj movadoj en preskau chiuj ekonomie evoluintaj
shtatoj de la mondo, kreis grandegan entuziasmon ankau che multaj
poetoj kiuj provis esprimi tiun optimismon pri la venonta mond-ordo
en siaj verkoj. Inter ili estis grupo de Esperant-lingvaj verkistoj
en la eksa Car-imperio kiu diskonatighis sub la etikedo - la Soveta
kaj Proleta skolo. La nom-listo inkludas Nekrasov, Grigorov, Hhrima,
Matkowski, Burger, Demidjuk, Polakov, Rublov kaj Mihhalski.
La plej granda estas sendube la rusa instruisto Eugeno Mihhalski
(1897 - 1937), kiu lernis Esperanton en 1911 kaj en 1917 fondis
literaturan revuon en Saratov: Libera Torento.
La originalaj poemoj de Mihhalski aperis en:
- L'Unua Ondo 1918
- Du poemoj 1922
- Prologo 1929
- Fajro kuracas 1932 kaj
- Kantoj de l'amo kaj sopiro 1934.
L'Unua Ondo tuj montris eksterordinaran teknikan kaj lingvan
maturecon. Ekde la malferma strofo, la fajroshpruca poeto malkovrighis,
arda kaj impulsema. Liaj versoj per audacaj ritmoshanghoj substrekis
la disrulighon de lia inspiro. Lau la plimulto de recenzistoj, Prologo
estas lia chef-verko. Tamen ghi estis grandparte malagnoskata dum
iom da tempo. Laboron je Fajro kuracas malhelpis la politika
situacio interne de Soveta Unio dum la triekaj jaroj. Malgrau tio,
en sia plej laste eldonita volumo, li turnis sin al klasbatalaj
temoj, ankorau pliampleksigante jam vastan temogamon. Malfeliche,
pluraj gravaj originalaj manuskriptoj perdighis. Ekzemple, restas
nur fragmentoj de la poemo Reforgho de l'Homo, kiu havis
5000 versojn kaj estis pretigita chirkau 1935.
Fine de 1931, Mihhalski kaj la german verkisto Ludwig Renn iniciatis
la fondighon de la Internacian Asocion de Revoluciaj Esperanto-Verkistoj
(IAREV) kiel sekcio de la Internacia Unio de Revoluciaj Verkistoj.
La revuo de IAREV - La Nova Etapo, eldonata en Moskvo, post
komenca elano ekspegulis la regreson je pluraj frontoj de la Esperanta
movado en Soveta Unio. En 1932 La Nova Etapo estis plena
de interesaj kontribuajhoj pri la rilato inter marksismo kaj internacia
lingvo. En 1933 aperis ankorau unu sensuka kajero, kiu estis preskau
ekskluzive plenigita per tradukoj el la soveta kvinjarplan-plenuma
literaturo, kaj poste la revuo silente forpasis.
Ghis hodiau ne venis oficiala konfirmo ke Esperanto estis subpremata
en Soveta Unio. Maksimume jen kaj jen trovighas mencio ke la movado
"longe stagnadis". Tamen estas klare ke la sento de senespero
kiu ekregis en la movado meze de la tridekaj jaroj, farighis teruro
dum la jaroj 1937-38. Pluraj Esperanto-parolantoj viktimighis al
la Stalinaj purigoj. Ulrich Lins, en sia La Danghera Lingvo
- detaloza studo pri la persekutado de anoj de la internacia lingva
movado, skribas: "Ni scias sen pliaj detaloj pri la poeto Mihhalski,
ke li 'mortis tragedie' en 1937."