Sandor Szathmari elstaras inter la prozistoj esperantlingvaj kaj
estas laudata aparte pro la romano Vojagho al Kazohinio.
Naskita en Hungario en 1897, li lernis Esperanton en 1912 kaj ekverkis
en la verda lingvo en 1932, kiel kromokupo al mekanik-ingheniera
kariero. Inter 1937 kaj 1942 li prezidis la komercon kaj administradon
de la Hungara Esperanto-Asocio. En 1939 li finis la verkadon de
Vojagho al Kazohinio. Tamen la eldonon prokrastis la milit-eksplodo.
Ghi fine ekaperis en 1958, ghis kiam tri hungarlingvaj eldonoj jam
alproprigis ties elanon.
Liaj noveloj estis publikigitaj dise dum la kvindekaj kaj sesdekaj
jaroj, en la revuoj: Belarto, Monda Kulturo, La Nica Literatura
Revuo, Monda Kulturo and Hungara Vivo. Li ankau kontribuis
artikolojn pri literaturaj temoj kaj la internaci-lingva movado,
al i.a. Sennacieca Revuo, la Praktiko, Sennaciulo, Hungara vivo,
Monda Kulturo and Esperanto. Lia studo pri la poeto kaj
dram-verkisto Julio Baghy, formis la antauparolon al la poem-antologio
Ora duopo.
La novelaroj de Szathmari estas: Mashinmondo kiu aperis
en 1964 sub la standardo de Stafeto, Kain kaj Abel kiu estis
eldonita postmorte en 1977, kaj Perfekta civitano, kiu kunigis
chiujn liajn novelojn unuvolume en 1988. Li estis ankau unu el la
autoroj reprezentitaj en 33 rakontoj, la Esperanto Novelarto
kaj ties reviziita, pliampleksigita eldono - Trezoro, kiuj
estis publikigitaj en 1964 kaj 1989 respektive.
En Vojagho al Kazohinio Szathmari satire skizas la problemojn
de socio kiu superis chiun psikologian alienighon, sed perdis la
homan naturon. En la sino de tiu socio, tamen, trovighas ankorau
aro da "malnovaj" homoj kiujn la socio devas segregacii
por mem ne perei. Iuj "malnovaj" homoj satire simbolas
la hodiauan homaron, sed ili akceptas ridindajn kaj nenormalajn
tabuojn, dum la senalienigha socio ests la satira simbolo de la
rezulto de scienco por si mem, kaj ne por la homo.
Sandor Szathmari mortis en 1974. Li ankau verkis kaj
publikigis en sia denaska hungara.