|
Julio Baghy
(1891 - 1967) estis verkisto kaj aktoro. Naskita en Hungario, li lernis
Esperanton en 1911 kaj komencis sian senlacan laboron por la movado dum
ses-jara milita kaptiteco en Siberio. Baghy estis emocie lirika interpretanto
de tiu fundamenta homeco, kiu estas la komuna bazo de la internaci-lingva
kolektivo. Pro tio li estas unu el la plej "esperantistaj" poetoj,
kiun neesperantisto povas nur malfacile kompreni. Liaj poemoj estas melodiecaj
kaj abundas je formoj propraj al Esperanto. Ilia ritmo dependas de la
momenta inspiro. La materialo por lia poezio kaj prozo venas grandaparte
el liaj spertoj dum la siberia militkaptitecon kiu rezultis de la unua
mondmilito.
Lia unua
poemaro aperis en 1922: Preter la Vivo, kiu estas ankau vershajne
lia chefverko. Sekvis la poemaro Pilgrimo en 1926, kaj La Vagabondo
Kantas, en 1933. La plej lirikeca estas la unua. En la lasta lia ritmo-
kaj rim-abundo kovras mankojn de inspiro kaj de temanalizo. In 1966 aperis
Chielarko, versa reverko de fabeloj de 12 popoloj. Lia lasta poemaro,
Autunaj folioj, estis publikigita postmorte en 1970.
Baghy aperigis
siajn novelojn en Dancu Marionetoj!, 1927; Migranta Plumo,
1929; Verdaj Donkihhotoj (kun unu romaneto), 1933; La Teatra
Korbo, 1934; kaj en Koloroj, 1960, (tiam konsistanta nur el
jam aperintaj). La noveloj kaj rakontoj de Baghy neniam havas tre komplikan
framon. Ofte ili pli similas al skizoj. Lia tongamo iras de plej milda
trankvilo, kun ia kompata sento por la homaj febloj, ghis plej satira
karaikaturo, kie la autoro grimace prezentas la maljuston kaj la hipokritecon.
Estas momentoj
de etike pravigita fajra eksplodo en la romanoj Viktimoj, 1925
(2-a eld. 1930) kaj Sur Sanga Tero, 1933, ambau temantaj pri lia
siberia militkaptiteco. Ili reaperis unuvolume en 1971. Malpli sukcesa
estas la satira romano Hura!, 1930, en kiu li skurghas la morojn
de la tiutempa Europa socio. Baghy skribis daurigon de tiu romano, Insulo
de Espero, malaperintan dum la dua mondmilito. La romano Printempo
en la Autuno, 1931, estas iom tro patosa. Tamen ghi malkovras la manon
de majstro kiu kompetente chizis la psikologion de la protagonistoj.
Baghy ankau
ludis chefrole en la flegado de nova talento. Lia influo en la malmergigho
de Eli Urbanova ekzemple, meze de la kvindekaj jaroj, legeblas fascinadetale
en la lastatempe aperinta autobiografio de tiu poeto: Hetajro Dancas.
|
|