PROVÉRBIOS: ESPERANTO
 
A - B - C/Ch - D - E - F- G - Gh - H - I - J/Jh - K
L - M - N - O - P - R - S - Sh - T - U - VZ
Página inicial
 
C
Celi anseron, trafi aeron.
Celis paseron, trafis anseron.
Cent jarojn silentis kaj subite sin prezentis.
Certajho kaj legho, kiel amen en pregho.
Certe kiel duoble du kvar.
Cindrulino.
 
 
 Ch
Chasajho chasanton ne atendas.
Che botisto la shuo estas chiam kun truo.
Che l’ fresha faro.
Che la tagigho.
Che mastro shtelisto la servantoj ne shtelas.
Che plej granda fido memoru pri perfido.
Che stomako malsata ne kapricas palato.
Che tablo malplena babilo ne fluas.
Che tro ghentila ekstero mankas sincero.
Che vesto velura suferas stomako.
Che vulpoj chiam naskighas nur vulpoj.
Cherpi akvon per kribrilo.
Chesis estis vino, sed vinagro ne farighis.
Chia dono estas bono.
Chie estas varme, sed hejme plej charme.
Chio dependas de "se" kaj "kiam".
Chio estas por li kiel polvero sur la tero.
Chio havas finon.
Chio havas sian "sed" kaj "tamen".
Chio sia estas plej charma.
Chio supermezura estas terura.
Chio taûgas, kio venas.
Chio transmara estas charma kaj kara.
Chion novas oni shatas, malnovan oni forbatas.
Chion rigardi tra sia persona vitro.
Chirkaû sanktuloj diabloj vagas.
Chirkaûflatadi kaj chirkaûflirtadi iun.
Chiu "li" havas sian "shi".
Chiu "tial" havas sian "kial".
Chiu abomenajho trovas sian adoranton.
Chiu angulo kun sia sanktulo.
Chiu barono havas sian kapricon.
Chiu besto zorgas pri sia nesto.
Chiu eraro estas kulpo.
Chiu estis junulo chiu estis pekulo.
Chiu familio havas sian kripulon.
Chiu havas sian guston.
Chiu havas sian kashitan mizeron.
Chiu havas sian propran guston.
Chiu havas sian sharghon.
Chiu havas sian vermon.
Chiu iras, kiel sagh’ al li diras.
Chiu klopodu nur en sia metio, tiam al la urbo mankos nenio.
Chiu komenco estas malfacila.
Chiu kreas sian forton, chiu forghas sian sorton.
Chiu manghas, kiel li aranghas.
Chiu mano al si altiras.
Chiu medalo du flankojn posedas.
Chiu mezuras aliajn laû sia mezurilo.
Chiu morgaû havas sian zorgon.
Chiu persono kun sia bezono.
Chiu por si mem estas la plej kara.
Chiu por si, por chiuj Di’.
Chiu propran saghon posedas.
Chiu provas, kion li povas.
Chiu sezono kun sia bono.
Chiu sin direktas, kiel la kap’ al li diktas.
Chiu sin gvidas, kiel li vidas.
Chiu tajloro havas sian tranchmanieron.
Chiu vivas laû sia prudento kaj sento.
Chiu vulpo sian voston laûdas.
Chiuj enterigitoj estas plenaj de meritoj.
Chiuj milionoj konsistas el milonoj.
Chiun demandu, sed mem al vi komandu.
 
 
 A - B - C/Ch - D - E - F- G - Gh - H - I - J/Jh - K
L - M - N - O - P - R - S - Sh - T - U - VZ
Página inicial
1