PROVÉRBIOS: ESPERANTO
A - B - C/Ch
- D - E - F- G
- Gh - H - I
- J/Jh - K
L - M - N
- O - P - R
- S - Sh - T
- U - VZ
Página inicial
E
Ebrieco pasas post dormo, malsagheco neniam.
Ebriulon kaj malsaghulon oni ne jughas.
Ech bagatelo povas servi al celo.
Ech blinda kokino povas trovi grajnon.
Ech che kokino trovighas propra inklino.
Ech el sub la tero aperas la vero.
Ech en Parizo herbo ne farighas cerbo.
Ech guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan.
Ech inter piuloj ne mankas pekuloj.
Ech kaprino plachas, se la doto sufichas.
Ech kiu plej bone pafas, tamen iam maltrafas.
Ech kontraû pastra prediko trovighas kritiko.
Ech kvar piedoj de chevalo ghin ne savas de falo.
Ech malgranda musho ne estas sen busho.
Ech malsaghulon sperto instruos.
Ech monstron admiras, kiu ame deliras.
Ech muso sentas, kiam vi ghin turmentas.
Ech najtingalo ne estas sen galo.
Ech per dolcha kuko vi min ne allogos.
Ech pinglo povas koron trapiki.
Ech plej bonan shipon malbonigas la ventoj.
Ech plej granda malbono al bono kondukas.
Ech plej nigra bovino donas lakton nur blankan.
Ech plej ruza vulpo en kaptilon falas.
Ech por plej terura tago venas vespero.
Ech por pomo putranta trovighas amanto.
Ech shtipo estos bela, se vi ghin ornamos.
Ech shtono verdighas, se ghi longe ne movighas.
Ech signo ne restis, kie urbo estis.
Ech sur la suno trovighas makuloj.
Ech vulpo plej ruza fine estas kaptata.
Edzigho laû koro, laû la kvanto da oro.
Edzigho najbara garantias de eraro.
Edzigho pro amo flamanta al la sako sonanta.
Edzigho tro momenta estas longapenta.
Edzigu filon, kiam li volas, edzinigu filinon, kiam vi povas.
Edzin’ admirata, edzo malsata.
Edzino pli elvershas per funelo, ol edzo envershas per sitelo.
Edzitas ezoko, ke fishetoj ne dormu.
Edzo edzinon laûdas, edzino edzon aplaûdas.
Edzo kaj edzino estas nur unu.
Edzo kaj edzino, chiela difino.
Eksalte senhalte.
Ekser via ofico estas ekster via vico.
Eksplodema kiel pulvo.
Eksplodis kiel pulvo.
Ekstere honoro, interne doloro.
Ekzameni ne evigas preni.
Ekzemplo proponas, sed ne ordonas.
Ekzistas ezoko, por ke fishetoj ne dormu.
El aero al tero.
El du malbonoj pli malgranda elektu.
El flamo sin eltiris, en fajron eniris.
El fremda ledo oni tranchas larghe.
El fremda posho oni pagas facile.
El kanto oni vortojn ne eljhetas.
El klara chielo tondro ekbatis.
El la bush’ multaj vortoj eliras, sed ne chiuj ion diras.
El la faracho farighis kacho.
El la mizero oni devas fari virton.
El la neceseco oni devas fari virton.
El la posho al la busho.
El la sama busho li blovas varmon kaj malvarmon.
El lia mano chiu monero elglitas.
El malgrandaj akveroj farighas grandaj riveroj.
El malplena telero vane cherpas kulero.
El multaj milonoj farighas milionoj.
El sama tero devenas, saman sukon entenas.
Elbatadi ies sojlon.
Elektadis sen fino, edzighis kun porkino.
Elektu edzinon laû deveno kaj ne laû mieno.
Eliri sen frakaso el granda embaraso.
Elmeti la okulon kaj vidi nulon.
Elmetu mielon, mushoj alflugos.
Elpeli iun el la mondo de la vivuloj.
Eltrinki per unu tiro.
Elvershi sur iun sian koleron.
Eminenta shuldanto, malbona paganto.
En abelujon ne blovu.
En akvo malklara oni fishkaptas facile.
En amaso ech morto estas pli gaja.
En arbaro sidas kaj arbaron ne vidas.
En arbaro sidis kaj arbojn ne vidis.
En bona horo!
En bona ordo tra la pordo!
En busho Biblio, en koro malpio.
En cheesto amata, en forest’ insultata.
En chiu agho devas kreski la sagho.
En chiu angulo alia postulo.
En chiu brusto estas sia gusto.
En chiu kranio estas sia opinio.
En chiu kranio regas aparta opinio.
En chiu malbono estas iom da bono.
En chiu objekto trovighas difekto.
En chiu transloghigho estas parto de ruinigho.
En dom’ de pendigito pri shnuro ne parolu.
En felicho ne fieru, en malfelicho esperu.
En fremda okulo ni vidas ligneron, en nia ni trabon ne vidas.
En fremda tegmento li flikas truon kaj en propra ne vidas la fluon.
En fremdan vazon ne shovu la nazon.
En infano vidighas, kia homo farighos.
En infero loghante, kun diaboj ne disputu.
En juneco logas, en maljuneco tedas.
En juneco ni petas, en maljuneco forjhetas.
En kompanio ech morto facilighas.
En la bona malnova tempo.
En la propra sia domo chiu estas granda homo.
En la tago de la sankta Neniamo.
En la trijhaûda semajno.
En landoj transmaraj estas oraj arbaroj.
En luma tago.
En malfacila horo ech grosh’ estas valoro.
En malsata familio mankas harmonio.
En mizero ech saghulo estas malsagha.
En nomo de l’ chielo, sed pro bono de l’ felo.
En plej alta mizero al Dio esperu.
En propra angulo chiu estas fortulo.
En puton ne krachu, char vi trinki bezonos.
En sherco kaj ludo ofte sidas aludo.
En sia afero chiu jughu libere.
En sia angulo li estas bravulo.
En sia dometo li estas atleto.
En sia korto chiu kok’ estas forta.
En trankvila vetero chiu remas sen danghero.
En unu sako du katoj, chiam mordoj kaj gratoj.
En via malica regalo vin atendas ankaû pokalo.
Enbati al si en la kapon.
Enbatighi.
Enpakighu kaj forighu.
Enpremi en la teron.
Enpremi iun en funelon.
Enskribu en vian memoron.
Enspezo postulas elspezon.
Envia moko sukceson ne detruas.
Esperis flaton, ricevis baton.
Espero kaj pacienco kondukas al potenco.
Espero logas, espero mensogas.
Espero panon ne donas.
Espero postulas oferon.
Estas shafoj, estos lano.
Estas tubero en la afero.
Esti anghelo inter homoj, sed satano en la domo.
Esti bone enskiribta che iu.
Esti en granda embaraso.
Esti en Romo kaj ne vidi la Papon.
Esti en sia elemento.
Esti en situacio sen eliro.
Esti inter martelo kaj amboso.
Esti sub la shuo (de sia edzino).
Estinta amiko estas plej danghera malamiko.
Estintaj amikoj plej kruele malpacas.
Estis la tempo, ni ne komprenis; pasis la tempo, la sagh’ al ni venis.
Estro ne malsatas.
Estu chapo laû la kapo.
Estu sagha homo en via propra domo.
Estu sinjoro de via vorto.
A - B
- C/Ch - D - E - F-
G - Gh - H
- I - J/Jh - K
L - M - N
- O - P - R
- S - Sh - T
- U - VZ
Página inicial