PROVÉRBIOS: ESPERANTO
A - B - C/Ch
- D - E - F- G
- Gh - H - I
- J/Jh - K
L - M - N
- O - P - R
- S - Sh - T
- U - VZ
Página inicial
F
Fabeloj por infanoj.
Facile estas danci, se la felicho kantas.
Fadeno iras, kien kudrilo ghin tiras.
Fajro provas la oron, mizero la koron.
Fajron estingas akvon, pekon pardono.
Falinton chiu atakas.
Falis el mano, prenu satano.
Famo kredon allogas, sed tre ofte mensogas.
Famo laûte krias, chiuj ekscias.
Famo ne flugas, se kaûzo ne estas.
Faras rabon kaj shtelon, por oferi al Dio kandelon.
Fari al iu bonan lavon.
Fari al iu predikon pri moroj.
Fari al iu ursan kareson.
Fari aplaûdon sur la vangon.
Fari el iu arkon.
Fari el musho elefanton.
Farita ne refarighos.
Farita via faro, nun adiaû, mia kara!
Farita, elstrekita.
Faro farinton rekomendas.
Faru hodiaû, kion vi povas; morgaû vi eble okazon ne trovos.
Faru vian aferon, Dio zorgos ceteron.
Fasto kaj pregho richecon ne donas.
Felicho fierigas, malfelicho saghigas.
Felicho hodiaû karesas, morgaû forgesas.
Felicho kaj richo envion elvokas.
Felicho leghon ne konas.
Felicho leghon ne obeas, subite naskighas, subite pereas.
Felicho venas gute, malfelicho venas flue.
Felicho vezike sin levas, sed baldaû falas kaj krevas.
Felichon oni ne heredas nek cedas.
Fendita ligno facile ekbrulas.
Festeno kaj chaso kaj da shuldoj amaso.
Festotaga laboro estas sen valoro.
Fianchighis, por chiam ligighis.
Fianchigho ne estas edzigho.
Fianchon de l’sorto difinitan forpelos nenia malhelpo.
Fidanta al vorto atendas ghis morto.
Fiera mieno, kapo malplena.
Fiereco venas antaû la falo.
Filo konfesis, patro forgesis.
Finita kaj glatigita.
Fino bona, chio bona.
Fino bona, chio bona; finighis malbona, des pli bone.
Fisho granda naghas profunde.
Fisho ne iras, sed hoko ghin tiras.
Fisho pli granda malgrandan englutas.
Fisho scias pri nagho ankaû sen via sagho.
Fisho sen vino estas veneno.
Fisho serchas dronon, homo serchas bonon.
Fisho serchas profundon, homo serchas abundon.
Fisho volas naghi.
Flamighema kiel ligno rezina.
Fleksu arbon dum ghia juneco.
Flugema kiel vento.
Fluidajho sen difino, nek vinagro nek vino.
Fluis sur lipoj, sed en bushon ne trafis.
For de l’ okuloj, for de la koro.
For el mano, for el kalkulo.
For konscienco, venos potenco.
For!
Fordoni anseron, por ricevi paseron.
Fordormi la okazon.
Foresto de ofendo estas plej bona defendo.
Forfluu infano kune kun la bano.
Forghu feron dum ghi estas varmega.
Forigu lin!
Foriris bovido, revenis bovo.
Formanghis en merkredo, ne serchu en vendredo.
Formeti en arkivon.
Formeti ghis la grekaj kalendoj.
Formeti la aferon en la keston de forgeso.
Forportu vian pakajhon kaj havajhon!
Forsavis sian korpon kaj animon.
Forte sidas, kiu Dion fidas.
Fortoj leporaj, kaj kapricoj sinjoraj.
Forveturis azenido kaj revenis azeno.
Forveturis malsagha, revenis nur pli agha.
France sagha, angle sovagha.
Fremda animo estas abismo sen limo.
Fremda doloro ne kondukas al ploro.
Fremda korpo ne doloras.
Fremda malfelicho instruas.
Fremda mangho havas bonan guston.
Fremda medito estas kashita.
Fremda mizero ne estas sufero.
Fremda mizero, ridinda afero.
Fremda spesmilo estas sen utilo.
Fremdan dorson bastoni, ankaû sian doni.
Fremdan vundon kashas vesto.
Fremdlando objekton por speso donas, sed por ghin venigi, oni spesmilon
bezonas.
Frosto lin atakis.
Frue levighu kaj frue edzighu.
Frukto malpermesita estas plej bongusta.
Fungon englutis!
A - B
- C/Ch - D - E
- F- G - Gh - H
- I - J/Jh - K
L - M - N
- O - P - R
- S - Sh - T
- U - VZ
Página inicial