PROVÉRBIOS: ESPERANTO
A - B - C/Ch
- D - E - F-
G - Gh - H
- I - J/Jh - K
L - M - N
- O - P - R
- S - Sh - T - U
- VZ
Página inicial
S
Sagha estas la frato post ricevo de l’ bato.
Sagha estas la hundo post ricevo de l’ vundo.
Sagha hundo post la vundo.
Sagha kapo duonvorton komprenas.
Sagha scias, kion li diras; malsagha diras, kion li scias.
Sagha tenas aferon, malsagha esperon.
Sagho abunda, sed ne profunda.
Sagho barbon ne atendas.
Saghulo scias ion, sed neniu scias chion.
Sako alenon ne tenas, ghi baldaû elvenas.
Sako malplena sin rekte ne tenas.
Sako ne sonas, amiko ne konas.
Sakon kun truo vi neniam plenigos.
Saltadi chirkaû afero, kiel blovata neghero.
Saltadi el unua al deka.
Sama busho blovas varmon kaj malvarmon.
Sama gento, sama sento.
Samaj kondichoj, samaj superstichoj.
Sango bolas, juneco petolas.
Sango komuna reciproke sin altiras.
Sango ne silentas, sian sangon ghi sentas.
Sanigajho malbongusta, sed efiko plaj ghusta.
Sanktfigurojn ornamas kaj homojn malamas.
Sapo blankecon ne havas, tamen blanke ghi lavas.
Sapumi la okulojn.
Sata malsatan ne povas kompreni.
Sata stomako ne lernas volonte.
Scias la kato, kies lardon ghi manghis.
Scienco havas semon enuan, sed frukton bonghuan.
Sciencon oni ne mendas, klerecon oni ne vendas.
Scion akiru, sed ne chion eldiru.
Sciu elokventi, sciu ankaû silenti.
Sciu funde, sed tenu profunde.
Se al hundo mankas nenio, ghin atakas rabio.
Se amas Dio, prosperas chio.
Se amiko petas, li neniam ripetas.
Se birdo tro bekas, la katon ghi vekas.
Se brulas nenio, fumo ne iras.
Se chiu balaus antaû sia pordo, tiam en la tuta urbo estos ordo.
Se chiu speson donos, malrichulo malsaton ne konos.
Se decidos la sorto, helpos nenia forto.
Se devigas neceso, faru kun kareso.
Se Dio ne volas, sanktulo ne helpos.
Se Dio ordonos, ech shton’ lakton donos.
Se edzino ordonas, domo ordon ne konas.
Se elsaltas la okazo, ghi rompighas kiel vazo.
Se en kor’ io sidas, vizagho perfidas.
Se ezoko piighis, gobio ne dormu.
Se forestas la suno, sufichas la luno.
Se geedzoj sin batas, fremdulo restu flanke.
Se gut’ al guto alighas, maro farighas.
Se haroj ne mankus, oni kalvon ne havus.
Se homoj mankas, infano ankaû estas homo.
Se io venas al busho, bushon ne fermu.
Se juneco estus sperta, se maljuneco estus lerta!
Se junulo ne lernis, maljunulo ne scias.
Se kalumnio ech pasas, ghi chiam ion lasas.
Se kalumnio ne brulas, ghi almenaû makulas.
Se la arbo falis, chiu branchon derompas.
Se la chielo falus al tero, birdokaptado estus facila afero.
Se la gasto estas amata, ech lia servanto ne restas malsata.
Se la gasto meritas, ech lia hundo profitas.
Se la kaliko tro plenighas, la vino elvershighas.
Se la tempo forblovis, ni jam helpi ne povas; kio post ni aperos, ni
de ghi ne suferos.
Se lipo dikighas, ventro maldikighas.
Se lupo ekpentis, shafo atentu.
Se malrichulo sukcesas, li chiujn forghesas.
Se malsato turmentas, lupo timon ne sentas.
Se mi faru riverencon,mi elektas potencon.
Se mi scius, kie mi falos, mi tien metus tapishon.
Se mi scius, kion mi ne scias, chiuj saghuloj min envius.
Se muso nur unu truon disponas, ghi baldaû la vivon fordonas.
Se ne estus "se" kaj "tamen", mi al chio dirus amen.
Se ne la "se" malfelicha, mi estus nun homo plej richa.
Se ne plachas la najbaro, ne plachas lia faro.
Se ne venas per bona vorto, oni prenas per forto.
Se neghas sur la monto, estas malvarme en la valo.
Se neniu plendas, neniu defendas.
Se okulo ne atentas, dorso eksentas.
Se okulo ne vidas, koro ne avidas.
Se okulo ne vidis, pagas la posho.
Se oni amas la gaston, oni zorgas la paston.
Se Pechjo ne semos, Petro ne rikoltos.
Se peko trafas, ech bastono ekpafas.
Se sako tro plenighas, ghi baldaû disshirighas.
Se silentas drashejo, malpacas loghejo.
Se stomako doloras, kapo laboras.
Se unu ne venis, dek ne atendas.
Se vendisto ne mensogas, li achetanton ne allogas.
Se vi donas mielon, donu ankaû kuleron.
Se vi faros vin shafo, la lupoj vin manghos.
Se vi krudulon iom karesos, li al si chion permesos.
Se vi krudulon salutos, li vin tutan englutos.
Se vi povas, profitu, sed aliajn ne incitu.
Se vi prenis la violonon, prenu ankaû la archon.
Se vi pri chio informighos, vi baldaû maljunighos.
Se vi sendis malsaghulon, sendu kontrolon.
Se vi senfine parolos, de ghi la poto ne bolos.
Se vi shafo farighos, lupoj ne mankos.
Se vi sidos en branoj, vin manghos la porkoj.
Se vi volas filinon, flatu la patrinon.
Se vulpo pentofaras, gardu la kokidojn.
Seka panpeco, sed en libereco.
Sela sorto vin batas, mokantoj ne mankas.
Selante chevalon, oni ghin karesas.
Sen ordo en afero ne ekzistas prospero.
Sen atendo, sen espero venis mizero.
Sen fajro ne brulas ech pajlo.
Sen gutoj malgrandaj maro ne ekzistus.
Sen laboro ne venas oro.
Sen mensoga rekomendo ne iros la vendo.
Sen mono en urbon ne iru.
Sen mono oni estas nulo, kun mono saghulo.
Sen povo kolero estas ridinda afero.
Sen regalo ne estas balo.
Sen rigardo, sen gardo.
Sen speso unua ne ekzistas la dua.
Senchesa guto ech shtonon traboras.
Sendemanda ekprotesto estas ofte kulpatesto.
Sendito nur portas; kion oni ordonis, li raportas.
Senditon oni aûskultas aû ne aûskultas, sed ne punas
nek insultas.
Senfara plendo ne estas defendo.
Senfortuloj longe vivas.
Senkonscie vi agis, konscie vi pagos.
Senlaboreco dormon alportas.
Senlaboreco estas patrino de chiuj malvirtoj.
Senlanigu, sed ne senfeligu.
Senlanigu, sed ne senhaûtigu.
Senpaga estas nur la morto, sed ghi kostas la vivon.
Senplumigi kokinon, ne vekante mastrinon.
Serchi la tagon pasintan.
Serpenton oni povas eviti, sed kalumnion neniam.
Servo al Dio vana ne restas.
Servo ne petita ne estas merita.
Servo postulas reservon.
Sia estas kara pli ol (la) najbara.
Sian sorton neniu evitos.
Sidas gasto minuton, sed vidas la tuton.
Sidi en amaso da embaraso.
Sidi en laboroj ghis super la oreloj.
Sidi kiel muso sub balailo.
Sidi kiel sur pingoj.
Sidi sur pingloj.
Sidu lango malantaû la vango.
Sieghi ies pordon.
Silente!
Silento estas konsento.
Silentu donante, parolu ricevante.
Simio al simio plachas pli ol chio.
Sin turni al la posho.
Singardemon Dio gardas.
Sinjorino kaj sinjoro, unu alian valoras.
Sinjoro karesas, sed baldaû chesas.
Sinjoro petas, kvazaû dekretas.
Sinjoroj sin batas, servantoj vundojn ricevas.
Situacio sen eliro.
Sklavo kun forta mano estas plej granda tirano.
Sola vojo libera al la fundo rivera.
Songho teruras, songho forkuras.
Sonorado al li venas, sed de kie li ne komprenas.
Sonorilo vokas al peghejo kaj mem neniam eniras.
Sorto donas favoron, sorto donas doloron.
Sorto ofte alsendas, kion oni ne atendas.
Sperta mano ne restas sen pano.
Sperto saghon akrigas.
Spesmilo superflua poshon ne shiras.
Spesmilo vojon trabatas.
Spiko malplena plej alte sin tenas.
Sprit’ en tempo ne ghusta estas tre malbongusta.
Sprita vorto tentas, nenion atentas.
Staras la morto jam en la korto.
Stari per unu piedo en la tombo.
Stari por iu kiel muro kaj turo.
Starighi obstine.
Staris, ekfaris.
Stomako malsata nur pri pano meditas.
Stomako ne estas spegulo: kion ghi manghis, ne vidas okulo.
Strechi la orelojn.
Strechighi el la haûto.
Strechu la okulojn!
Sub seruro promesojn tenu, sed doninte ne reprenu.
Sub tero sklavo kaj sinjoro ne diferencas per valoro.
Suferinto pli valoras, ol lerninto.
Suferoj sufokas kaj homoj mokas.
Sukcesa venkanto de pordoj malfermitaj.
Superpinte, nur tushinte.
Sur arbon klinighintan saltas la kaproj.
Sur cheval’ de najbaro la shargho ne pezas.
Sur chiu flanko nur manko kaj manko.
Sur la shtelisto brulas la chapo.
Sur la ventro veluro, en la ventro murmuro.
Sur legha bazo.
Sur lia nuko sidas pli ol peruko.
Surmeto rompas, komparo trompas.
Suspekto pruvon ne egalas.
A - B
- C/Ch - D - E
- F- G - Gh
- H - I - J/Jh
- K
L - M - N
- O - P - R
- S - Sh - T - U
- VZ
Página inicial