PROVÉRBIOS: ESPERANTO
A - B - C/Ch - D - E - F- G - Gh - H - I - J/Jh - K
L - M - N - O - P - R - S - Sh - T - U - VZ
Página inicial
Sh
Shafaro harmonia lupon ne timas.
Shafo donas sian lanon, por ke mastro havu panon.
Shafo kalkulita ne estas savita.
Shajno trompas.
Shajnon ne fidu, jughi ne rapidu.
Shatu amikon laû la dato de akiro.
Sherce dirite, cele pensite.
Shipon rompitan chiuj ventoj atakas.
Shirighis fadeno sur la bobeno.
Shiru rozojn en somero, char en vintro ili ne estas.
Shiru vin en du partojn, la mondo trian postulos.
Shlosilo uzata ruston ne konas.
Shparu groshon, vi havos plenan poshon.
Shparu kiam bone, vi havos kiam bezone.
Shtelajhokashisto mem estas shtelisto.
Shteletiston oni batas, shtelegiston oni shatas.
Shteli che shtelisto estas malfacile.
Shtelisto shteliston evitas, char li tie ne profitas.
Shtelisto shteliston ne perfidas.
Shteliston oni batas, shtelegiston oni shatas.
Shtelu malproksime, edzighu proksime.
Shtono de falpushigo.
Shuldo estas unua heredanto.
Shuldo havas longan vivon.
Shuldo kaj mizero estas najbaroj.
Shuldo ne bruas, tamen dormon detruas.
Shuldo ne makulas, sed pagon postulas.
Shuldo ne rustighas, shuldo ne mortighas.
Shuldoj kaj mizero estas najbaroj.
Shuldon tempo ne kuracas.
Shuti pulvon en la okulojn.
 

 A - B - C/Ch - D - E - F- G - Gh - H - I - J/Jh - K
L - M - N - O - P - R - S - Sh - T - U - VZ
Página inicial
  1